Mourir d'aimer (2009)
Aspekto
Mourir d'aimer | |
---|---|
televida filmo | |
Kina aperdato | 2009 |
Reĝisoro(j) | Josée Dayan |
Scenaro | Philippe Besson |
IMDb | |
Mourir d'aimer estas franca telefilmo de Josée Dayan, kies elsendo en France 2 okazis la 24-an de novembro 2009.
Temo
[redakti | redakti fonton]Gabrielle Delorme, 42-jara instruistino pri franca lingvo, eksedziniĝinta, patrino de du infanoj, enamiĝas al liceano, Lucas Malzieu 15-jara kaj duono, kiun ŝi renkontas dum komenco de lerneja jaro en Angoulême, en 1980. Ili komencas amrilaton, kiu estas malkovrata de la gepatroj de la junulo. Jura proceso estas farata kontraŭ Gabrielle. Tiu afero, kiu indignigas publikan opinion, haltigas ŝian karieron kaj ĉesigas ŝian vivon.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Mourir d'aimer
- Reĝisoro: Josée Dayan
- Scenaro: Philippe Besson
- Devenlando: Francio
- Aperdato: 24-a de novembro 2009
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Muriel Robin: Gabrielle Delorme
- Sàndor Funtek: Lucas Malzieu
- Annie Grégorio: Marie Guilbert
- Pauline Acquart: Alice Delorme
- Jeanne Balibar: Patrino de Lucas
- Jean-Pierre Bouvier: Marc Delorme
- Thibault de Montalembert: Patro de Lucas
- Kerian Mayan: Raphaël Delorme
- Hélène Vincent: Liceestrino
- Frans Boyer: Kelnero en ŝika kafejo
- Lou Cuberte: Tomas
- Pierre Renverseau: Ĝendarmo 1
- Jacques Spiesser: Kuracisto
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Tiu telefilmo estas adapto de la vera rakonto de Gabrielle Russier kaj de la afero okazinta en 1968-1969.
- La rakonto jam estis temo de kina adapto, Mourir d'aimer de André Cayatte aperinta en 1971.