Gabrielle Russier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gabrielle RUSSIER
Portreto de Gabrielle Russier
Persona informo
Naskonomo Gabrielle Marjorie Russier
Naskiĝo 29a aprilo 1937
en Parizo
Morto 1a septembro 1969
en Marseille
Mortokialo asfiksio
Tombo Tombejo Père-Lachaise, Parizo
Lingvoj franca
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Lycée Victor-Duruy
Familio
Patro René Russier
Patrino Marjorie Smith
Okupo
Okupo Instruisto
vdr

Gabrielle Russier (prononcita kiel /ɡa.bʁi.jɛl ʁy.sje/ france) estis instruisto diplomita pri homa scienco naskiĝinta la 29-an de aprilo 1937 en Parizo (Francio) kaj mortinta la 1-an de septembro 1969 en Marseille (Francio). Sekve de amrilato kun unu el siaj lernantoj, Christian Rossi, tiam 16-jaraĝa, ŝi estas kondamnita al unu prokrasta jaro de mallibereco pro forkaptado kaj forigado de neplenaĝulo el ties gepatroj, kaj memmortigas en sia loĝejo en Marseille.

Ŝia historio inspiris multajn artaĵojn kiel la filmon de André Cayatte, Mourir d'aimer (Morti pro ami) en 1971, la kantojn Gabrielle de Serge Reggiani en 1970, Des fleurs pour Gabrielle (Florojn por Gabrielle) de Anne Sylvestre kaj Mourir d'aimer (Morti pro ami) de Charles Aznavour en 1971, kaj ankaŭ la televidfilmon de Josée Dayan, Mourir d'aimer (Morti pro ami) en 2009, kiu estos kritikita de la roluloj de tiu afero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juneco kaj studoj[redakti | redakti fonton]

Gabrielle Russier naskiĝas en 1937 de René Russier, advokato pri kriminala juro en Parizo, kaj de Marjorie, mormona usonano suferanta pro multloka sklerozo. Ŝi ne havas gefratojn. Ŝi studas en la liceo por junulinoj Victor-Duruy. Ŝi poste studas homan sciencon en Parizo kaj renkontiĝas kun Michel Nogues en la universitata loĝejo en Antony (Francio). Ĉi tiu estas inĝeniero, specialisto pri nuklea fisio. La paro edziĝas unu jaro poste, en 1958. Gabrielle Russier tiam estas havanto de frua diplomo pri homa scienco[1].

Profesia kariero[redakti | redakti fonton]

Sia edzo estas dungita de General Electric por la anteno de Kazablanko en Maroko, kie, fine de 1959, Gabrielle Russier naskas ĝemelojn: Joël-on kaj Valérie-on. Ŝi petas kaj ekhavas postenon de profesoro en la liceo Moulay Abdallah[1]. Ŝi ricevas laŭdan raporton de la inspektisto, kiu ebligas al ŝi fariĝi instruisto[2].

Michel Nogues ekhavas postenon de inĝeniero en Cadarache (Bouches-du-Rhône, Francio). Gabrielle provizore revenas al la hejmo de siaj gepatroj en Parizo, antaŭ ol la paro ekloĝas, somere de 1961, en Aix-en-Provence (Francio). Gabrielle aliĝas al la universitato de Aix-Marseille por pretiĝi al la konkurson de la Instituto pretiganta al mezlernejo. El 500 kandidatoj, ŝi atingas la 13an rangon kaj fariĝas profesoro[1].

Ŝia paro difektiĝas kaj Michel foje sin montras perforteme kontraŭ Gabrielle. Ili disiĝas kaj ŝi sole edukas siajn du infanojn en loĝejo norde de Marseille pretigante plenan diplomon pri homa scienco. Ŝi tiam havas Antoine Raybaud-on kiel instruiston. Raymond Jean regas ŝian diplomon. Ŝi ekhavas la honorojn "Tre bone" pro memuaro pri "Romana tempo kaj gramatika tempo"[1].

Ŝi atingas la 15an rangon de la skriba parto de la diplomo pri homa scienco sed, lacega, ŝi malsukcesas la parolan parton. Ŝi tiam estas reasignita al la franca ministerio pri edukado. Ŝi ne estas sendita al la liceo de Nîmes danke al la lerteco de sia onklino en la ministerio. Ŝi estas asignita al la liceo Saint-Exupéry. Ŝi tie estas rimarkita pro sia pedagogia fervoro. Ŝi kondutas lernantaron al teatro kaj poste al skiejo ferie en marto 1968[2].

La skandalo[redakti | redakti fonton]

Renkontiĝo kaj kunigo, 1968[redakti | redakti fonton]

Ŝi renkontiĝas kun Christian Rossi, naskita en januaro 1952, kiam ĉi tiu estas 15-jaraĝa[3] kaj kies gepatrojn ŝi konas. Tiuj estas, la patrino, profesoro pri la mezepoka franca, kaj la patro, profesoro pri filologio. Ili kunestas despli ke Gabrielle Russier estas tre fervora en ilia 5a mezlerneja klaso, kiu arigas siajn lernantojn pri la franca, la latina kaj la greka. Ili ankaŭ kunestas dum la manifestacioj fine de majo 1968 en Francio.

Gabrielle kaj Christian komencas amrilaton kiam li finontas la 5an mezlernejan klason. La gepatroj de la junulo, Mario kaj Marguerite Rossi, instruistoj en la universitato de Aix-en-Provence, tuj kontraŭstaras la amrilaton[1]. Dum la somera ferio, Christian al ili anoncas, ke li petveturontas kun amiko el sia liceo al Italio kaj al Germanio. Gabrielle Russier tiam sekvas Christian-on, kiu estas aĝa je 16 jaroj kaj duono, en tiujn du landojn.

Alvoko al juĝisto, oktobre 1968[redakti | redakti fonton]

Kiam li revenas al lernejo, la gepatroj de Christian petas, ke li ĉesu la amrilaton sed li rifuzas kaj enloĝiĝas ĉe Gabrielle. Je la 15a oktobro 1968, la gepatroj alvokas juĝiston por infanoj. Ĉi tiu starigas interkonsenton: sendi la junulon kiel internulon al la liceo de Argelès (Francio), dum lasi Gabrielle-on skribi al li kaj lin renkonti je la tago de ĉiuj sanktuloj. Sed la leteroj de Gabrielle estas interkaptitaj kaj tial Christian minacas memmortigi. Dum ŝi venas por lin preni, ĝendarmoj arestas Gabrielle-on. Je la 16 novembro, Christian hejmfuĝas kaj estas gastigata de amiko el sia liceo. Gabrielle venas kun li. 15 tagoj poste, la patro de Christian plendas ĉe justico pro forkaptado kaj forigado de neplenaĝulo el ties gepatroj[1][4].

Mallibereco, decembre 1968 et aprile 1969[redakti | redakti fonton]

La juĝisto Bernard Palanque alvokita dum li ne deĵoris ĉar la afero estas taksita "tikla"[5], akuzas Gabrielle Russier-on pro forigado de neplenaĝulo el ties gepatroj kaj ordonas, ke ŝi eniru la malliberejon des Baumettes (Marseille) unuafoje en decembro 1968[5]. Christian Rossi petas helpon al la juĝisto por infanoj tiel, ke ŝi estas liberigita 5 tagoj poste[5]. Christian estas alilokita al la liceo Thiers en Marseille kaj ricevas ordonon ne plu alproksimiĝi al Gabrielle ekster antaŭdeciditaj horaroj[6]. Li ekhavas loĝejon, kie li devas esti ĉiutage je la 19a. Li eltenas la unuajn monatojn kaj ĉeestas kursojn[5].

La gepatroj de Christian Rossi decidas aliloki lin al pluraj institutoj kaj poste internigas lin al la psikatria kliniko L'Émeraude, kie li spertas dormterapion (per sedativoj oni dormigas kuracaton po pli ol 10 horojn ĉiutage dum pluraj tagoj) dum 3 semajnoj, antaŭ ke li iras ripozi ĉe sia avino. Malgraŭ tiuj okazaĵoj Gabrielle kaj Christian denove renkontiĝas kaj Christian fine hejmfuĝas[1]. Je la 14a aprilo 1969, Gabrielle denove estas malliberigita, unue dum kelkaj tagoj, poste dum 5 semajnoj inter la 25a aprilo ĝis la 13a junio 1969 pro esti rifuzinta riveli, kie kaŝiĝas Christian.[7] Ŝi fine restos mallibera dum 50 tagoj[8].

Je la 23a junio, la universitato de Aix-en-Provence rifuzas la kandidatecon de Gabrielle pri posteno de asistanto pri lingvistiko.

La proceso de julio 1969[redakti | redakti fonton]

Je la 10a julio 1969, Gabrielle aperas antaŭ la tribunalo pri kriminaleco de Marseille, sen publiko ĉeestanta[9]. La prokuroro de la respubliko postulas 13 monatojn da senprokrasta mallibereco, kvankam li emfazas la profesiajn kvalitojn de la akuzito. Je la sekva tago, ŝi estas kondamnita al 12 monatoj da prokrasta mallibereco, al monpuno de 1 500 frankoj kaj al 1 simbola franko pro damaĝkompenso al la gepatroj[8]. Post kiam Georges Pompidou estas elektita kiel prezidanto de la Franca Respubliko en 1969, la franca parlamento pretigas leĝon pri amnestio, kiu koncernus la kondamnon de Gabrielle kaj permesus al ŝi teni ŝian oficon sed, por tion preventi, la magistrataro alvokas apelacion a minima (t.e celante pligravigi ies punon, kiun oni taksas ne sufiĉa), pro la premo de la akademio de Aix, reprezentita de la rektoro Paul Frank[10].

La anstataŭulo Jean Testut ne emas alvoki apelacion pri la amnistiebla kondamno de Gabrielle Russier sed devas konformi al la instrukcioj de la ĝenerala prokuroro, Marcel Caleb. Li tamen defendas la vidpunkton de sia superulo[8][11]:

Necesis enskribo en la kriminala registro por plifaciligi la disciplinan agon kaj ŝin forigi el ŝia posteno. Ŝi tion meritis. Instruistoj estas devigataj al iom da modereco. Gabrielle Russier male misgvidis per malbona ekzemplo, piedpremante la gepatran aŭtoritaton. Se almenaŭ ŝi pardonpetintus, aŭ se temus pri frizisto, aŭ se ŝi seksumintus kun juna metilernanto, estus malsame.

Devante aperi en oktobro antaŭ la apelacia kortumo de Aix-en-Provence, ŝi vidas la situacion kiel obstinecon de Institucio. Ŝi tiam skribas:

Citaĵo
 Mi tiel forte timas esti porĉiame afliktita. 

Eksuferante deprimon, ŝi estas metita en la hospicon La Recouvrance, en Boulin (Hautes-Pyrénées, Francio)[12], kiun ŝi forlasas je la 31a aŭgusto 1969.

Ŝia patro dungis lertan advokaton, Majstro Albert Naud, vane. Gabrielle unuafoje provas memmortigi aŭguste 1969.

Memmortigo, septembre 1969[redakti | redakti fonton]

Gabrielle Russier memmortigas je la 1a septembro 1969 veneniĝante per gaso, post esti kalfatrinta ĉiujn aerelirejojn kaj esti preninta barbituratojn, en sia loĝejo en la Résidence Nord[13] de Marseille[12].

Ŝia funebro estas solenita de la pastoro Michel Viot[14], kiu en sia prediko deklaras:

Citaĵo
 Estas kondamnoj kiuj, dum ili ŝajnas mildaj al iuj, tamen estas kondamnoj al morto. Tiuj, kiuj persekutas siajn kunulojn antaŭ Justico, tion pripensu. 

Ŝi estas entombigita en la tombejo Père-Lachaise en Parizo[11].

Post ŝia morto[redakti | redakti fonton]

Christian Rossi[redakti | redakti fonton]

La gepatroj de Christian Rossi internigas lin al psikiatra hospitalo. Post sia eliro, li estas gastigita kaj kaŝita de la pastoro Michel Viot[15] ; kaj februare 1970, li klarigas la aferon al gazetaro:

Oni rakontis multajn mensogojn pri nia rilato. Oni emis bildigi Gabrielle-on kiel instruiston, kiu sorĉintus sian junan lernanton. Reale estis tute malsame. Neniam estis inter ŝi kaj mi la kutima rilato inter instruisto kaj lernanto. Ŝi venadis kun ni al skiejo. Ni kune eksteriradis. Tiel ni iom post iom plifamiliariĝis. Sed ne ĉar ŝi estis mia instruisto ni ekamis unu la alian. Ni povintus renkontiĝi ie ajn.

Kaj li konsentas je la 1a septembro 1971 intervjuon al la ĵurnalo Nouvel Observateur[15]:

Tute ne estis pasio. Estis amo. Pasio ne estas klarmensa afero. Nu, tio ja estis klarmensa afero [...] La [du jaroj] da memoroj, kiujn ŝi lasis al mi, ŝi lasis ilin al mi mem, mi ne devigatas rakonti ilin. Mi sentas ilin. Mi travivis ilin, nur mi. [...] La ceteron oni scias: estas ino, kiu nomiĝis Gabrielle Russier. Ni amis unu la alian, oni malliberigis ŝin, ŝi memmortigis. Simple.

Reago de Georges Pompidou - Peticio de Nobel-premiitoj[redakti | redakti fonton]

Je la 22a septembro 1969, fine de sia gazetara konferenco, la prezidanto de la Franca Respubliko Georges Pompidou, kiu dum sia kampanjo promesis al francoj "novan socion", ricevas demandojn pri ĉi tiu afero de Jean-Michel Royer, ĵurnalisto el RMC, kaj respondas:

Citaĵo
 Mi ne diros al vi ĉion, kion mi pensis pri tiu afero nek tion, kion mi faris. Kaj pri tio, kion mi sentis, nu! Komprenu kiu povas: "Mia propra bedaŭro estis la racia viktimo kun la rigardo de perdita infano. Tiu, kiu samaspektas kiel la mortintoj, kiuj mortis pro esti amataj." 

Tiel citante Paul Éluard-on kaj liajn versojn pri la razitaj inoj dum la liberigo de Francio. Li tiam foriras el la ĉambro, kie okazas la gazetara konferenco[16].

Je la 25a novembro 1969, la gazeto Le Monde anoncas, ke peticio estas ĵus prezentita antaŭ la franca ministro pri Justico, René Pléven[17]. Tiu peticio ĉefe malgloras "obstinecon, kiu kongruas kun tiu de la inkviziciaj monaĥoj". Ĝi estis subskribita de multaj francaj famuloj el ĉiuj fakoj, inter ili la Nobel-premiitoj Jacques Monod, François Jacob, Alfred Kastler, kaj ankaŭ la ĵurnalisto André Frossard.

Influo super socio[redakti | redakti fonton]

Kvin tagoj post ŝia morto, la franca kinisto Jacques Deray anoncas sian intencon fari filmon, kiu rakontas la historion de Gabrielle Russier, dirante al gazetaro:

Citaĵo
 Ne estas la tragedia morto de Gabrielle Russier, kiu incitas min fari filmon pri tiu okazaĵo. Ĉiakaze mi farus ĝin. Mi pripensas ĝin de du monatojn kaj mi eĉ komencis informiĝi. Mi planis renkonti la junan inon. 

Laŭ Jacques Deray, ĉi tiu okazaĵo aspektas kiel antikva tregedio. Ĉio kongruas: la okazaĵoj de majo 1968, la ama renkontiĝo inter du homoj, la sinteno de la universitatuloj, la sinteno de polico, de la kortumo, de la familiaruloj.

Sekve de la antaŭjuĝaj malliberigoj de Gabrielle Russier, kiujn multaj homoj taksas troaj, la franca ministro pri Justico René Pleven anoncas oktobre 1969 reformon pri antaŭjuĝa mallibereco.

La skandalo kaj la memmortigo de Gabrielle Russier emocias la kantiston Charles Aznavour, kiu tuj eklaboras kanton. Poste André Cayatte faras en 1970, la filmon Mourir d'aimer (Morti pro ami), inspirita de la skandalo, en kiu Bruno Pradal rolas Christian Rossi-on. Annie Girardot aperas en la titolpaĝo de la franca gazeto L'Express de la 15a februaro 1971, post la publikigo de la filmo, kiu ekas polemikon sed kiu iom post iom atingas sukceson, kun 5,9 milionoj da spektantoj en kinejoj. La kanto de Aznavour Mourir d'aimer (Morti pro ami), post kiam la kinisto permesis al li uzi la saman titolon, publikigitas samtempe[18].

Televidfilmo de Josée Dayan elsendita en 2009, kun Muriel Robin kaj Sandor Funtek, estas akre kritikita de la eksa pastoro Viot, kiu taksas ke ĝia mesaĝo misbildigas la amon inter instruisto kaj ties lernanto[14].

En 2017, post la elekto kiel prezidanto de la Franca Respubliko de Emmanuel Macron, kiu 15-jaraĝe travivis amrilaton kun Brigitte Trogneux, instruisto 24-jare pli maljuna ol li, kaj fariĝos ŝia edzo, opinia artikolo de Libération havas kiel titolon La Revanche de Gabrielle (La Reveno de Gabrielle), emfazante la similecon inter la du historioj, kun 50 jaroj inter ili[19].

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Mourir d’aimer, franca filmo de André Cayatte, publikigita en 1971, kun Annie Girardot kaj Bruno Pradal[11].
  • Mourir d’aimer, franca televidfilmo de Josée Dayan, elsendita en 2009, kun Muriel Robin kaj Sandor Funtek (historio movita al 1980).

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gabrielle Russier en la franca Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 La afero Gabrielle Russier, la kontraŭleĝa amo (2/6) (france).
  2. 2,0 2,1 La afero Gabrielle Russier, la kontraŭleĝa amo (1/6) (france).
  3. Claude Lelièvre, Francis Lec. (2005) L'École, les Profs et la sexualité. Odile Jacob, p. 192. ISBN 73811623X.
  4. François Maspero. (1972) La Répression dans l'enseignement, p. 64. OCLC 465831342.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 La afero Gabrielle Russier, la kontraŭleĝa amo (3/6) (france).
  6. La afero Gabrielle Russier (angle). Alirita la 2an aŭgusto 2020.
  7. Wolfgang Drost. (1986) Mai dix-neuf cent soixante-huit : anthologie crit. de documents polit. et littéraires, p. 238. ISBN 978-3-8204-9126-5. OCLC 246629884.
  8. 8,0 8,1 8,2 La afero Gabrielle Russier, la kontraŭleĝa amo (4/6) (france).
  9. Hélène Échinard, Régine Goutalier kaj aliaj. (1999) Marseillaises : vingt-six siècles d'histoire. Aix-en-Provence: Édisud, p. 239. ISBN 978-2-7449-0079-2. OCLC 409589742.
  10. Jean-Luc Chalumeau. (2003) La nouvelle figuration : une histoire, de 1953 à nos jours. Paris: Cercle d'art, p. 222. OCLC 841878142.
  11. 11,0 11,1 11,2 La afero Gabrielle Russier, la kontraŭleĝa amo (6/6) (france).
  12. 12,0 12,1 La afero Gabrielle Russier, la kontraŭleĝa amo (5/6) (france).
  13. Valérie Marin La Meslée. (2006) L'Amour fou. Maren Sell, p. 404. ISBN 978-2-7441-9210-4.
  14. 14,0 14,1 Mourir d'aimer ne estas historio pri incesto (france).
  15. 15,0 15,1 La afero Gabrielle Russier, morti pro ami (france).
  16. Arkivo el ina.fr (filmaĵo).
  17. Pluraj famuloj prezentas peticion antaŭ la ministro pri Justico (france). Alirita la 28an julio 2020.
  18. Charles Aznavour kontraŭ la konservismo de la 1970-jaroj (france).
  19. La reveno de Gabrielle (france). Alirita la 24an novembro 2019.
  20. Gabrielle de Serge Reggiani, en encyclopedisque.fr.
  21. Élégie à Gabrielle de Triangle, en encyclopedisque.fr.
  22. Mourir d'aimer de Charles Aznavour, en encyclopedisque.fr.
  23. Des fleurs pour Gabrielle de Anne Sylvestre, en encyclopedisque.fr.
  24. Qu'on ne vienne pas me dire de Claude François, en encyclopedisque.fr.
  25. Paroloj de la kanto "Qu'on ne vienne pas me dire" de Claude François, en paroles.net.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]