Socidefenda magistrataro (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En franca juro, la socidefenda magistrataro (france "ministère public" aŭ "le parquet") (aŭ ankaŭ la « staraj » magistratoj male al la sidaj magistratoj) estas la aŭtoritato (konsistanta ĉefe el magistratoj, kelkfoje reprezentataj de aliaj personoj kiaj policaj ŝtatoficistoj) komisiita pri defendo de la intereso de la kolektivumo kaj plenumo de la leĝo.

La socidefenda magistrataro povas plenumi publikan agon kontraŭ leĝmalobeoj kaŭzantaj perturbon en la publika ordo kaj estigi persekutadon (au nepersekutadon).

Rajtigita interveni antaŭ ĉiuj tribunaloj de la justicaj ordoj en Francio, li neniam vere plenumis la saman rolon en la administracijuĝa ordo, escepte antaŭ la financaj tribunaloj.

La socidefenda magistrataro dependas, en Francio, de la politika povo per la sigelilgardisto, ministro pri justico kaj de la direkcio pri krimaferoj kaj punĉesigoj.

Terminologie[redakti | redakti fonton]

En Francio, la socidefenda magistrataro (ĝeneralaj prokuroroj, respublikaj prokuroroj kaj anstataŭantoj) estas alinomita « le parquet » (esperante la "Pargeto") en la justica ĵargono.

Dependeco de la socidefenda magistrataro kaj kondamno de Francio[redakti | redakti fonton]

La socidefenda magistrataro ne estas konsiderata kiel sendependa justica aŭtoritato laŭ la signifo de la 5-a artikolo de la Konvencio pri savado de homaj rajtoj kaj de fundamentaj liberecoj[1]. La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kondamnis Francion en novembro 2010 pro atribuo de justicaj funkcioj[2].

En 2013 la leĝo estis denove modifita, forigante la parolajn ordonojn transdonitaj de la Kancelierejo al la prokuroroj[3].

Samtempe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj konfirmis per nova decido de la 27-a de junio 2013, Vassis kaj aliaj kontraŭ Francio[4], ke la franca socidefenda magistrataro ne povis esti konsiderata kiel justica aŭtoritato laŭ la difino de la artikolo 5 de la Konvencio[5].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [rompita ligilo] Artikolo de Eolas.
  2. Decido Moulin kontraŭ Francio (n°37104/06).
  3. Vidi opinio pri sendependeco de justico en la interretejo de Légifrance, plena kunsido de la 27-a de junio 2013
  4. Decido Vassis k. Francio surbaze de datumoj Hudoc.
  5. « Francio kondamnita de la EKHR al konstitucia reformo »[rompita ligilo] en la interretejo de la Sindikato de la Magistrataro

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]