Apelacia Kortumo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la Apelacia Kortumo de Aix-en-Provence.

En Francio, la Apelacia Kortumo (france "cour d'appel") de la privatjuĝa ordo estas tribunalo, kiu decidas, laŭprincipe, pri ĉiuj apelacioj faritaj kontraŭ la justicaj decidoj de plej multaj tribunaloj, kiuj estas hierarkie sub ĝi, alinomitaj « de la 1-a rango » (same civilaj kiel punaj) en ĝia kampo.

Ĝi juĝas ankaŭ la apelacioj faritaj kontraŭ la decidoj de la enketaj juĝistoj. Tiukaze, la Apelacia Kortumo kunsidas laŭ strukturo nomita enketa ĉambro.

Estas nun 36 Apelaciaj Kortumoj sur la franca teritorio, el kiuj ses transmaraj, kaj unu supera Apelacia Tribunalo en Sankta-Piero kaj Mikelono.

En la ĉeflando, ĉiu kortumo kompetentas sur pluraj departementoj aŭ teritorioj (du ĝis kvar, ĝenerale). Ili ofte situas en la samaj urboj kiel la malnovaj Parlamentoj, tribunaloj de la Malnova Reĝimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiuj tribunaloj estis kreitaj kun la nomo tribunal d'appel (esperante "apelacia tribunalo") per la leĝo de la 27-a de ventozo jaro 8-a (la 18-an de marto 1800), kiu ĉesigis la sistemon de « appel circulaire », kiu estis starigita en 1790[1].

Organizado[redakti | redakti fonton]

Ĉiu Apelacia Kortumo estas prezidata de ĉefprezidanto, kiu estas ankaŭ nomita « kortumestro ». La aliaj sidaj magistratoj aŭ juĝistoj estas la ĉambraj prezidantoj kaj la konsilantoj, nomoj, kiuj memorigas pri la parlamentoj de la Malnova Reĝimo[2]. Povas esti nomumitaj al Apelacia Kortumo ankaŭ vicprezidantoj kaj juĝistoj ĉe la ĉefprezidanto kaj kiu povas ofici aŭ en la Apelacia Kortumo aŭ en iun ajn tribunalo sur ĝia kampo.

Listo kaj kampo de la Apelaciaj Kortumoj[redakti | redakti fonton]

Nuna organizado[redakti | redakti fonton]

En Sankta-Piero kaj Mikelono, ne estas Apelacia Kortumo, sed Supera Apelacia Tribunalo (La Supera Apelacia Tribunalo de Mamoudzou estis nuligita per la dekreto n° 2011-338 de la 29-a de marto 2011, kaj anstataŭita de ĉambro malligita de la Apelacia Kortumo de Saint-Denis en Reunio[3]).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Perrot, Institutions judiciaires, 13-a eld., Parizo, Montchestien, 2008 (ISBN 978-2-7076-1593-0), n° 14.
  2. R. Perrot, n° 169.
  3. Dekreto n° 2011-338 de la 29-a de marto 2011 pri modifo de la juĝa organizado en la departemento Majoto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]