Saltu al enhavo

Movado de Socialisma Edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Movado de Socialisma Edukado (ĉine simpligite: 社会主义教育运动; ĉine tradicie: 社會主義教育運動; pinjine: Shèhuìzhǔyì Jiàoyù Yùndòng), ankaŭ konata kiel la Movado de la Kvar Purigoj (ĉine simpligite: 四清运动; ĉine tradicie: 四清運動; pinjine: Sìqīng Yùndòng) estis movado lanĉita de Mao Zedong de 1963 al 1965 en la Popola Respubliko de Ĉinio. Mao celis forigi reakciajn elementojn en la burokrataro de la Ĉina Komunista Partio (ĈKP), dirante ke "regado estas ankaŭ procezo de socialisma edukado".

Celoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 1960-aj jaroj, la vidpunkto de Mao pri klasa lukto traktis du malsamajn dimensiojn. La unua estis klasa lukto interne de la socio por eviti reviziismon, kaj ĝi estis procezo, kiu postulis socialisman edukadon. La dua estis lukto interne de la Partio mem por trakti burokratismon kaj eviti, ke la partiaj burokratoj fariĝu nova burĝaro. Tial, la celo de la movado estis "purigi politikon, purigi ekonomion, purigi la organizaĵon, kaj purigi penson" opone al reviziismo. Mao provis proksimigi la kadrojn de la Komunista Partio al la popolo kaj pliigi revolucian konscion inter pli junaj homoj, kiuj kreskis post la fondiĝo de la Popola Respubliko de Ĉinio.

Sekvo[redakti | redakti fonton]

La Movado de Socialisma Edukado estas rigardata kiel la preludo de la Kultura Revolucio. Laŭ takso, la Movado de Socialisma Edukado rezultigis 77,560 mortojn kaj persekutis 5,327,350 homojn.