Movebla ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ponto Madison Street, baskula ponto super la rivero Ĉikago en Ĉikago, Ilinojso.

Movebla ponto estas ponto kiu moviĝas por permesi pasadon (kutime) de boatojŝipoj.[1]

Avantaĝo fari pontojn moveblaj estas pli malalta kosto, pro foresto de altaj pilieroj kaj longaj alproksimiĝejoj. La ĉefa malavantaĝo estas ke la trafiko sur la ponto devas esti haltigita kiam la ponto estas malferma por ŝipopasado. Por apenaŭ uzataj fervojaj pontoj super aktivaj kanaloj, la ponto povas esti kutime malfermita kaj poste fermiĝi por trajnpasado. Por malgrandaj pontoj, la pontomovado povas fariĝi sen neceso de motoro. Kelkaj pontoj estas funkciigataj fare de la uzantoj mem, ĉefe tiuj kun boato, aliaj fare de pontisto; kelkaj eĉ de malproksime funkciigantaj uzantaj video-kameraoj kaj laŭtparoliloj. Ĝenerale la pontoj havas elektrajn motorojn de diversaj tipoj. Kvankam la moveblaj pontoj entute estas tre longaj, la longo de la movebla parto estas limigita de inĝenieraj kaj kostaj konsideroj al kelkaj metroj.

Estas ofte trafiklumoj por la ŝosea kaj akvotrafiko, kaj moveblaj bariloj por la ŝosea trafiko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schneider, C.C. (1907) Movable Bridges, Proceeding of the American Society of Civil Engineers, Volume 33, Parto 1, Paĝo 154.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]