Mstino (lago en la Tverja provinco)
Mstino | ||
---|---|---|
| ||
ruse Мстино
| ||
![]() La lago Mstino, 2015
| ||
Situo | Tverja provinco | |
Ĉefaj fontoj | Cna | |
Ĉefaj elfluoj | Msta | |
Setlejoj | Viŝnij Voloĉjok | |
Areo de la baseno | 4 720 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 57° 40′ 3″ N, 34° 28′ 23″ O (mapo)57.667534.473055555556154Koordinatoj: 57° 40′ 3″ N, 34° 28′ 23″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 154 m | |
Surfaca areo | 12,5 km² | |
Maksimuma longo | 10 km | |
Maksimuma larĝo | 1,5–2 km | |
Maksimuma profundo | 10 m | |

Mstino (ruse Мстино) aŭ Mstinskoe (ruse Мстинское) estas lago en la Eŭropa parto de Rusio, en la Tverja provinco, la distrikto Viŝnevolockij. La lago apartenas al la baseno de la Balta Maro.
Ĝia areo estas 12,5 km2, la longo estas 10 km, la larĝo estas 1,5–2 km. La lago etendiĝis de la sudo–sudoriento al la nordo–nordokcidento. Laŭ ĝia okcidenta bordo iris aŭtovojo.[1][2]
El la lago elfluas la rivero Msta. Apud la elfluejo estas konstruita digo, do oni foje nomas Mstino-n baraĵlago. Tre proksime al la lago troviĝas la urbo Viŝnij Voloĉjok, kaj apude en Mstino enfluas la rivero Cna. Krom Cna en la lagon enfluas kelkaj riveretoj. Sur la bordoj de Mstino situas kelkaj ripozejoj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La artikolo Мстино en Enciklopedia vortaro de Brokgauz kaj Jefron (ruse).
- ↑ La baraĵlago Mstinskoe en la ŝtata akva registro (ruse).