Muhammad ibn Maslamah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad ibn Maslamah
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 589 (0589-01-01)
en Medino
Morto 1-an de januaro 666 (0666-01-01) (77-jaraĝa)
en Medino
Okupo
Okupo muhaddith
vdr

Muhammad ibn Maslamah, foje kromnome kiel Ansari (591-666) (en araba محمد بن مسلمة الأنصاري) estis akompaninto de Muhammad.

Li estis inter unuaj en Jatribo kiu iĝis islamano kaj estis halifo, aŭ aliancano de la tribo Aŭs en Medino, kio indikis ke li ne estis arabo. Li iĝis islamano ĉe Musab ibn Umajr, antaŭ Usajd ibn Hudajr kaj Sad ibn Muad kiu estis influaj en la urbo.

Kiam Muhammad venis en Medinon en 622, li aligis ĉiun enmigrinton muhajir kun po unu lokano ansar, parigante Muhammad ibn Maslamah kun Umar ibn al-Ĥattab. Muhammad ibn Maslamah partoprenis en ĉiuj militaj entreprenoj de Muhammad escepte pro la Batalo de Tabuk. Tiam li kaj Ali restis zorge de armeo lasita malantaŭe por protekti Medinon. Poste, li rakontis tiujn batalojn al siaj dek filoj.

Umar starigis specialan departementon por la esplorado de plendoj kontraŭ la oficiroj aŭ funkciuloj de la Ŝtato. Tiu departamento agadis kiel administracia juĝistaro, kie la juraj procesoj estis persone kondukitaj de Umar.[1] Tiu Departamento estis sub la estro de Muhammad ibn Maslamah, unu el plej fidindaj homoj por Umar. Por gravaj kazoj Muhammad ibn Maslamah estis sendita de Umar por esplori la kazon kaj decidi agadon. Foje oni konstituis Esploran Komisionon por esploradi la kazon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Commanding right and forbidding wrong in Islamic thought, M. A. Cook, p. 79

Libroj[redakti | redakti fonton]

Hadrat 'Umar Farooq, Prof. Masudul Hasan. Islamic Publications, Lahoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • biography el MSA West Compendium of Muslim Texts.