Muksuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Muksuno
Muksuno
Muksuno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Familio: Salmonedoj Salmoniformes
Subfamilio: Korigonenoj Coregonus
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Muksuno (latine Coregonus muksun) estas fiŝo el familio Salmonedoj vivanta en nesala akvo. Ĝia longo atingas 0,75 metroj, pezo ĝis 8 kg. Ĝi vivas en riveroj de Siberio, nesalakvaj golfoj de la Arkta Oceano, en lagoj de la Duoninsulo Tajmir. Plej abundas muksuno en Ob-Irtiŝa baseno, kie oni kaptis ĉiujare ĝis 1500 tunoj. Muksuno manĝas moluskojn kaj ĉefundajn krustacojn. Frajdemetado okazas en oktobro-novembro. Printempe larvoj falruliĝas de frajejoj al malsupraj partoj de riveroj kaj al estuaroj.

Ekde la 2000-aj jaroj kvanto da muksunoj malkreskas pro ŝtelkaptado, aparte granda en Oba golfo. Oni speciale bredas muksunojn kaj enmetas ilin en riverojn.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

Muksuno estas konsiderata valora fiŝo, delikataĵo. Aparte alte oni taksas malforte peklitan muksunon, por kio oni superŝutas freŝan fiŝon per salo kaj lasas ĝin sub premo dum 8-10 horoj. Krome ĝi estas ofte uzata por preparado de fiŝrabotaĵo.