Mumin-taso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mumin-taso (finne muumimuki) estas normale en Finnlando vendataj kaf- kaj te-taso, sur kiuj estas bildo de iu figuro de la rakontoj pri mumintroloj, hipopotamosimilaj fikciaj estaĵoj el la grupo de troloj de la skandinavia mitologio, kreitaj de la svedlingva finnlanda verkistino Tove Jansson ... kaj de aliaj estaĵoj de la fikcia universo de mumintroloj. Kompreneble oni povas trinki el mumin-taso ankaŭ alian ol kafo kaj teo, kiel lakto kaj simpla akvo, sed malofte alkoholtrinkaĵojn el ili oni trinkas. Ili havas bildojn de karakteroj de Mumin-rakontoj. Ili estis popularaj kolektaĵoj en Finnlando ekde la 1990-aj jaroj. Ilia prezo estas multe pli alta ol multaj aliaj similaj tasoj.