Saltu al enhavo

Municipa Naĝejo (Gotao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Municipa Naĝejo (2015)
malnova ujo

Municipa Naĝejo (germane: Stadtbad Gotha) estas monumentprotektotaĵo el la epoko de secesio ĉe la norda rando de la urbocentro de Gotao, Germanujo. La iama konstruaĵo finfarita estis en 1909; fermo necesis en la 1980-aj jaroj pro kadukeco. De 2007 la tuto ĝuis restaŭradon kaj modernigon kaj eĉ pligrandigon tiel ke remalfermo solena eblis en la 2014-a jaro.

La historia urba naĝejo konstruiĝis inter 1905 kaj 1909 sub la moderigo de la municipa ĉefkonstrukonsilisto Wilhelm Goette, paralele al ondo da similaj domoj en tuta Germanujo. Tiel ankaŭ Gotae realiĝis estiĝo de naĝhalo, sinpurigbanejoj kaj saŭno. Ĝenre ĝi estas objekto historiisma kun multegaj secesistilaj elementoj. Danke al la nuntempa revivigkoncepto naskiĝis familia, porlernantara kaj porsocietara naĝejo kun senbariera aliro por handikapuloj kaj aldonitaj ripozumaj kaj terapiaj spacoj. La malnova halo tamen daŭre restas kerno kaj ankaŭ aliaj malnovaj eroj kiel la kupolaj ĉambroj saŭnaj estis enkorpigitaj. Dua saŭno pli moderna aldoniĝis kaj ujo de 25 metroj da longeco estante taŭga por okazigo de konkursoj. Ne forgesendas la apuda instrunaĝujeto. Plurfoje estis aljuĝita al la brila planadrezulto diversaj arkitekturaj premioj.

Etendigo de la historiaj partoj estis urboplanade kaj arkitekture klara, sed intence sinbridiga. La novkonstruaj partoj troviĝas en lineoj okcidente kaj oriente de la historia naĝujo, iom pli malantaŭen post la historia antaŭa domo de ĉe la strato Bohnstedtstraße. Centras la historia halo kun terapia ujo kaj nova halo kun sportaj kaj multfunkciaj basenoj, instrubaseno kaj porinfana sekcio. Elemento unuiga inter ambaŭ estas granda ŝtuparo. La malnova ĉefenirejo disde Bohnstedtstraße kontinue estas ĉefa. El la centra ovalo de la vestiblo oni venas, tra la historia ŝtuparo kaj lifto, en la superajn etaĝojn kaj la vestejojn en la sokla etaĝo. Tie ankaŭ troviĝas la enirejo al la basenoj en la pli neta senco.

Defio por arĥitektoj estis la kombino inter novo kaj malnovo kaj adapto de la tuto al hodiaŭaj postuloj pri statiko, konstrufiziko, akustiko, energitekniko kaj fajroprotekto. Dezajne temis pri kreo de plaĉa moderna ĉirkaŭaĵo en historia kunteksto: tion realigi helpis kaj lumo kaj farboj.

La novaj korpusoj konsistas el ŝtalbetonskeleta konstruaĵo. Betonaj apogiloj portas la parcelojn kun po 20 metroj da spano kaj po 1,4 m da alteco. La tegmento estas de elementoj el bretoj tavollignaj kun supre kuŝanta izolita ebeno. Ja multekostaj estis la esploro pri la portad-kapacito de la malnova domo kaj ties restaŭrado.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
50.95009210.695979