Mura cimbalario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mura cimbalario
Mura cimbalario
Mura cimbalario
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Plantagacoj Plantaginaceae
Genro: Cimbalario Cymbalaria
Cymbalaria muralis
G.Gaertn., B.Mey. & Scherb., 1800
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

|vikispecio = |komunejo = }}

Mura Cimbalario
GBIF[1]

Mura cimbalario (Cymbalaria muralis Gaertn. et al. aŭ Linaria cymbalaria (L.) Miller), ankaŭ nomata "Ruino de Romo", estas herbo el la familio Skrofulariacoj laŭ la klasika klasado, aŭ Plantagacoj laŭ la filogenetika klasado.

Ofta mediteranea planto sed nun trovebla en preskaŭ tuta Eŭropo, ĝi kovras malnovajn murojn per bukedoj kun rondaj brilaj folioj kaj etaj violaj floroj, kies centro estas flave makulita.

Ekologio kaj Vivmedio[redakti | redakti fonton]

Plurjara planto el suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, kutima en preskaŭ la tuta eŭropa kontinento, ĝi ŝatas disvastiĝi sur muroj aŭ rokoj, prefere kalkŝtonaj.


Florperiodo : de aprilo-majo ĝis septembro (pli frue en la sudo)
Polenizado : per insektoj aŭ mempolenizado
Disvastigo : memdisvastigo

Ĝenerala morfologio[redakti | redakti fonton]

Rampanta herba planto, kiu kreskas tufe kun ruĝaj senharaj tigoj. La brilaj karnecaj folioj alternas sur longaj tigoj. Ili estas ren- aŭ rondformaj, plej ofte kun kvin loboj, kelkfoje pli. La rando estas purpure kolorigita.

Manĝeblo[redakti | redakti fonton]

La folioj manĝeblas en salato. La junaj folioj havas iom akran guston, la maljunaj folioj fariĝas amaraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GBIF.org (26 May 2018) GBIF Occurrence Download https://doi.org/10.15468/dl.85brwi Cymbalaria muralis P.Gaertner, B.Meyer & Scherb.