Muskolĉelo
La muskolĉeloj, aŭ muskolaj fibroj aŭ miocitoj, estas muskolaj ĉeloj, kapablaj kontrahiĝi dank'al elementoj de sia ĉelskeleto.
Oni distingas la striajn muskolĉelojn, la glatajn muskolĉelojn kaj la korajn muskolĉelojn. La striajn muskolĉeloj havas grandan nombron da ĉelkernoj.
La kuntiremaj elementoj de la ĉelskeleto estas fadenetoj da aktino kaj aliaj da miozino. Kiam la koncentro da kalcio kreskas en la interĉela likvaĵo, la miozinaj fadenetoj disgluiĝas kaj regluiĝas al la aktinaj fadenetoj, tielmaniere ke tio kuntrenas mallongiĝon de la fasko da fadenetoj. Tiu aktiveco akompanas hidrolizon de adenozina trifosfato, kiu provizas energion.
Eksteraj ligiloj
grekefrance Muskolĉelo, el "Musclomedia" grekefrance El la kurso de Sro Gérard Chevrier