Muzeo Burgo Reichenfels (Hohenleuben)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Burgo Reichenfels

burga ruino • muzeo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 42′ 27″ N, 12° 2′ 20″ O (mapo)50.707512.0389Koordinatoj: 50° 42′ 27″ N, 12° 2′ 20″ O (mapo)
Muzeo Burgo Reichenfels (Hohenleuben) (Turingio)
Muzeo Burgo Reichenfels (Hohenleuben) (Turingio)
DEC
Muzeo Burgo Reichenfels (Hohenleuben)
Muzeo Burgo Reichenfels (Hohenleuben)
Situo de Muzeo Burgo Reichenfels (Hohenleuben)
Muzeo Burgo Reichenfels (Germanio)
Muzeo Burgo Reichenfels (Germanio)
DEC
Muzeo Burgo Reichenfels
Muzeo Burgo Reichenfels
Situo de Muzeo Burgo Reichenfels
Map
vdr
En la burga interna korto, parto de la muzeo.

La Muzeo Burgo Reichenfels (germane Museum Reichenfels) troviĝas en Hohenleuben, Germanujo (Reichenfels nr 1a).

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

La muzeo taksatas la plej malnova burĝa muzeo de tuta Germanlando! Ĝin fondis en 1825 la historia societo Vogtländischer Altertumsforschender Verein zu Hohenleuben, kies sidejo estas ekde 1990 en la muzeo.

La kolektoj estas en muzea teritorio aparte por ili instalita ekde 1950, en la korto de Burgo Reichenfels.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La profilon de la muzeo formis la kolektoj de la menciita societo, speciale ili pri prahistorio kaj frua historio kun impresaj pecoj de la elfositaĵoj ĉe Ranis el la Latena epoko.

Krome influis la scienca biblioteko kun ĉ. 35.000 volumoj, inter ili gravaj fakliteraturaĵoj pri la historio de Vogtlando kaj la iamaj Reuß-aj teritorioj; finfine gravis por la karakterizo de la muzeo la arkivo de la societo.

Aliaj temoj jenas:

  • historio kaj agado de la historia societo
  • objektoj pri la historio de Burgo Reichenfels kiel ankaŭ de Kastelo Hohenleuben
  • permana teksado kaj produktado de cigaroj
  • vivo de Georg Kresse, kamparana generalo kaj loka heroo en la Tridekjara milito
  • natursciencaĵoj: la regionaj bestoj; mineralogio kaj geologio de la ĉirkaŭaĵoj; ŝtonoj kun enskriboj
  • armiloj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 98

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]