Muzeo Burgo Wendelstein (Vacha)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Burgo Wendelstein
burgo
Lando Germanio vd
Situo Vacha
Estiĝo 1260
Koordinatoj 50° 49′ 49″ N, 10° 1′ 28″ O (mapo)50.830310.0244Koordinatoj: 50° 49′ 49″ N, 10° 1′ 28″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Muzeo Burgo Wendelstein (Vacha) (Germanio)
Muzeo Burgo Wendelstein (Vacha) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Muzeo Burgo Wendelstein (Vacha) (Turingio)
Muzeo Burgo Wendelstein (Vacha) (Turingio)
DEC
Map
Muzeo Burgo Wendelstein
vdr
La Burgo Wendelstein kun la muzeo
muzea parto

La Muzeo Burgo Wendelstein (germane Museum Burg Wendelstein) troviĝas en Vacha, Untertor nr 8a.

Historio de la domo[redakti | redakti fonton]

Vacha, situante ĉe la landlimo kun Hesio, estas unu el la plej malnovaj urboj de Okcidenta Turingio. Urbaj rajtoj estis de 1186, la unua mencio datumas jam de 816.

La Burgo Wendelstein, hodiaŭ sidejo muzea, konstruitis verŝajne dum la pligrandigo de la ĉirkaŭfortikaĵo ĉirkaŭ la jaro 1250 sub la abato Heinrich zu Fulda. Je la malkomenco de la Mezepoko la burgo perdis sian gravan rolon kiel pontokapo. En la jaro 1836 aĉetis ĝin la entreprenisto Eichler kaj instalis en ĝi lanan ŝpinejon. La juda komercisto Gans uzis la komplekson kiel deponejon por tritiko kaj karbo: en 1936 lia posedo devis esti cedita al la urbo.

Post la Dua mondmilito pluraj kaj diversaj uzantoj povus laŭvice nombriĝi, ĝis la tiama Laborgrupo Urbohistorio instalis en ĝi en la jaro 1986-a muzeeton regionhistorian.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Grandan spacon okupas multaj elmontritaĵoj de la tanista metio, kiu praktikatas en Vacha ekde la 14-a jarcento.

En la sekcio pri urba historio krom aliaj aferoj staras ankaŭ la origina skulptaĵo de 1613 de la Vito-fontano antaŭ la urbodomo. Tie ĉi dokumentatas ankaŭ la vivo de la judoj de Vacha (dum ĉ. 800 jaroj).

Aliaj dokumentoj kaj ekspozicieroj informas pri la Reformacio kaj la Kamparana ribelo. Prezentatas Hans Sippel, la gvidanto de la kamparanoj militantaj, la reformisto Georg Witzel kaj la historiisto Cyriakus Spangenberg.

Kamparana ĉambro atestas la ĉefe kamparanan karakteron de la urbo.

En la ekspozicio pri la landlimo-historio de post 1945 spekteblas sur videobendo la solena malfermo de la landlimo interngermana en la 11-a de septembro 1989 (al la najbara komunumo okcidentgermana Philippsthal).

Atrakciego de la muzeo estas la kolekto de ĉ. 2000 pupoj de ĉiuj specoj, materialoj kaj epokoj. Ilin donacis al la muzeo urbanino, kiu ilin estis kolektinta private.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 163-164
  • Waldemar Küther: Vacha und sein Servitenkloster im Mittelalter En: Mitteldeutsche Forschungen, Band 64, Marburg 1971
  • Thomas Bienert: Vacha, Burg Wendelstein En: Mittelalterliche Burgen in Thüringen, Gudensberg-Gleichen 2000, p.337, ISBN 3-86134-631-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]