Muzeo Schifflersgrund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Schifflersgrund
muzeosubĉiela muzeo
Lando Germanio vd
Situo Asbach-Sickenberg
Adreso Platz der Wiedervereinigung 1, 37318 Asbach-Sickenberg
Estiĝo 3-a de oktobro 1991
Koordinatoj 51° 17′ 7″ N, 9° 59′ 37″ O (mapo)51.28539.99361Koordinatoj: 51° 17′ 7″ N, 9° 59′ 37″ O (mapo)
Muzeo Schifflersgrund (Germanio)
Muzeo Schifflersgrund (Germanio)
DEC
Muzeo Schifflersgrund
Muzeo Schifflersgrund
Situo de Muzeo Schifflersgrund
Map
Muzeo Schifflersgrund
Retpaĝo https://grenzmuseum.de/
vdr
Elaera foto de la landlima muzeo.

La Muzeo Schifflersgrund (germane: Grenzmuseum Schifflersgrund) troviĝas en Asbach-Sickenberg.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La muzeo estas admonilo, loko de interŝanĝo de spertoj kaj renkontiĝoj, eksterlerneja lerniĝejo kaj podio por aferoj en kunteksto kun la interngermana landlimo. Ĝi memorigas al oni la maljustecon dum jardekoj kaj esploras la kaŭzojn en la fono. Ĝi mencias digne la homojn kiuj fariĝis viktimoj pro ilia rezistovolo ĝis la momento de la disfalo de la teruraĵo septa.

Aparte por tiu ĉi memorigloko, kio diferencigas ĝin de aliaj similaj, estas muzea travivo kiel en projekcia areo de tre diversaj interesoj, interpretoj kaj pretendoj. Nur 100 metrojn for de la muzeo la fuĝo de la brikisto Große finiĝis en 1982 en hajlo da kugloj de la GDR-landlimuloj. Dokumentadas ankaŭ la destino de la komunumoj Asbach, Weidenbach, Henningerode, Vatterode kaj Sickenberg. Tiuj ĉi lokoj estiĝis en 1945 orientgermanaj post teritoria interŝanĝo inter la usonaj kaj sovetaj okupantoj.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo sterniĝas sur ĉ. 30000 kvadratmetroj. En sume sep elmontraj pavilonoj oni ricevis informojn pri la regionaj problemoj pro la landlimo, la konstruo de la interngermanaj landliminstaloj kaj la malsukcesa fuĝoprovo de Große.

En la ekstera parto ekzistas ĝis nun sur longeco de 2000 metroj ĉiuj partoj de la fia sekurigsistimo: latiso el metalo kun strio por postflarado de spuroj, patrolada vojo, foso por haltigi aŭtojn, barilo, signalsistemo GSZ 80 pri la sekurigo de la malantaŭaj landpartoj, gvatturo, bunkro, limŝtono kun limfosto, pasigpordo. Informtabuloj surlokaj faciligas la komprenon de la ruza kaj nehoma sekurigsistemo.

Krom kvin helikopteroj (landlimtrupoj de GDR, sovetia armeo, landlimobservantoj de FRG), 20 veturiloj de ambaŭ partoj kaj armea veturilo usona de 1944 (M 16) krome spekteblas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 24

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la memorigloko.