Muzeo Steinsburg (Römhild)
Muzeo Steinsburg | ||||
---|---|---|---|---|
muzeo | ||||
Lando | Germanio vd | |||
Situo | Römhild | |||
Adreso | Waldhaussiedlung 8, 98630 Römhild | |||
Poŝtkodo | 98631 | |||
Estiĝo | 1929 | |||
Malfermo | 15-a de septembro 1929 | |||
Direktoro | Alfred Götze | |||
Koordinatoj | 50° 23′ 58″ N, 10° 35′ 28″ O (mapo)50.3994510.59108Koordinatoj: 50° 23′ 58″ N, 10° 35′ 28″ O (mapo) | |||
| ||||
Parto de | Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio vd | |||
Retpaĝo | http://steinsburgmuseum.de/ | |||
La Muzeo Steinsburg (germane Steinsburgmuseum) troviĝas en Römhild (Waldhaussiedlung nr 8) kaj estas filio de la Landa oficejo pri arkeologio de Turingio.
Priskribo de la muzeo kaj de la kolekta agado
[redakti | redakti fonton]Nomo, loko kaj historio de la muzeo estas en intima ligo kun la pli malgranda de la du Gleichberg-montoj, la Steinsburg. La harmonie en la natura ĉirkaŭaĵo situanta konstruaĵo estis inaŭgurita en la 1929-a jaro. Instigo pro tio venis de la grava prahistoriisto Alfred Götze (1865-1948) kiel ankaŭ de Karl Behlert, arkitekto el Meiningen. La monon por la konstruo donacis la en la najbara vilaĝo Haina naskiĝinta germano-usonano Christian Heurich. Tiamaniere oni sukcesis daŭre lasi sur ilia origina trovejo kvazaŭ ĉiujn ekde la mezo de la 19-a jarcento elfositajn trovitaĵojn.
Estis malkovrintaj la tuton - antaŭ ĉio armiloj kaj iloj el fero kaj ornamaĵoj el bronzo - laboristoj en la ŝtonrompejo. Interesiĝantoj poste savis kaj aĉetis la trovitajn objektojn kaj komencis altvalorajn kolektojn.
Ege meritis la kuracisto Gottlieb Jacob kiu verkis faklibreton pri la loko en 1878. Li kaj Götze finfine atingis la celon haltigi ĉiun ekspluaton kaj fari Steinsburg arkeologia monumento.
La kolekto ege pligrandiĝis en la 1970-aj jaroj per la alveno de aliaj prahistoriaj trovitaĵoj el tuta Suda Turingio.
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]En kvin salonoj oni informiĝis malenue pri la setlado de la spaco inter la Turingia Arbaro kaj la Rhön-regiono. Oni vidas etajn fajroŝtonojn de la ĉasantaj kaj kolektantaj prapatroj, hakilojn el ŝtono, vazojn el argilo, kostumojn kaj ornamaĵojn el tumulaj tomboj.
Fokuso estas metita pri la setlado fare de keltoj. Inter la objektoj elstaras pli ol 500 fiboloj el la periodo de inter la 5-a kaj la 1-a jarcentoj A.K. Post la malfloro de la kelta kulturo, moneroj de la romianoj, ornamaĵoj, ceramikaĵoj kaj restoj de diversaj horizontalaj projekciaĵoj de domoj (ekz. en la najbara vilaĝo Sülzfeld) atestas ankaŭ ĝermanan setladon.
Aldonitaĵoj el tomboj de la 6-a kaj la 7-a jarcentoj dokumentas la teroprenon fare de frankoj kaj intensajn klopodojn plibonigi la infrastrukturon laŭ la modeloj de la regionoj ĉirkaŭ la riveroj Main kaj Saale.
Arkeologiaj padoj
[redakti | redakti fonton]Migradopado arkeologia invitas onin konatiĝi kun la ruinoj de impona prahistoria fortikaĵo.
Troviĝas krom tiu al urbo similanta grandsetlejo ankaŭ vilaĝo el la Bronza epoko sur la apuda monto Großer Gleichberg. Ĉe ties rando, la Altenburg, oni vidas tripartitan karolidan areon (9-a ĝis 10-a jarcento).
Ĉe Hartenburg videblas ankoraŭ restoj de mezepoka setlado. Al la arkeologia areo apartenas krome la 120 tumuloj en la arbaro Merzelbachwald, kiu estas ĉe la piedo de Großer Gleichberg.
Menciindas ankaŭ la t.n. Römhilder Landwehr, defendosistemo el muroj kaj fosoj el la 15-a jarcento kaj ŝtonaj krucoj kiel lokoj de jurisdikcio.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 135-136
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la muzeo en tutturingia reta gvidlibro. Arkivigite je 2014-07-24 per la retarkivo Wayback Machine