Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Belartoj de Santandero kaj Kantabrio
Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Belartoj de Santandero kaj Kantabrio | |
MAS | |
muzeo | |
Oficiala nomo: Museo de Arte Moderno y Contemporáneo de Santander y Cantabria | |
Lando | Hispanio |
---|---|
Regiono | Kantabrio |
Urbo | Santandero |
Koordinatoj | 43° 27′ 44.54″ N 3° 48′ 45.09″ U / 43.4623722 °N, 3.8125250 °U (mapo) |
Estiĝo | 1908 |
Situo kadre de Hispanio
| |
Vikimedia Komunejo: Museo de Arte Moderno y Contemporáneo de Santander y Cantabria | |
Retpaĝo: http://www.museosantandermas.es/ | |
La Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Belartoj de Santandero kaj Kantabrio (MAS) estas muzeo de belarto en Santandero, ĉefurbo de Kantabrio (Hispanio). Inaŭgurite en 1908, ĝi estas la ĉefa tiaspeca muzeo en Kantabrio.
Historio
Origine la muzeo estis ĝenerala muzeo ekspoziciante aĵojn el diversaj kampoj. La nunan sidejon okupas la muzeo ekde 1925. En 1941 la nomo ŝanĝiĝis al Municipa Muzeo de Pentraĵoj, kaj samtempe la sekcioj de prahistorio, arkeologio kaj natura historio malaperis voje al aliaj muzeoj. Inter 1947 kaj 1989 la muzeo celis la lokan kaj kantabran artistaron kaj depost la 1990-aj jaroj ĝis koncentriĝas sur moderna kaj nuntempaj belartoj, de en kaj ekster Hispanio. Ĝis la jaro 2011 ties nomo estis Municipa Muzeo de Belarto de Santandero.
En la sama konstruaĵo estas la municipa biblioteko de Santandero kaj la muzeiĝinta domo de Marcelino Menéndez Pelayo.
Kolekto
La plej grava kolekto estas tiu de pentraĵoj kaj skulptaĵoj de jarcentoj inter la 16-a kaj la 20-a, de Italio, Flandrio kaj Hispanio. Inter la hispanaj artistoj abundas prestiĝaj kantabroj en kampo de belartoj. Krom la ŝangantaj ekspozicioj, la kolekto de la muzeo sume ampleksas 1870 verkaĵojn.
Pentrita en 1814, la plej konata verkaĵo en la muzeo estas portreto de Francisco de Goya reprezentanta la reĝon Fernando la 7-a, mendita de la loka registaro.
Bildaro
-
Portreto de Fernando la 7-a, de Francisco de Goya.