Muzika teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Muzikteatro)

Muzika teatro estas unu el la tri klasikaj kategorioj de teatro, la aliaj estas "parola teatro" (komedio, dramo, tragedio), kaj "danca teatro" (baleto). Eblas miksiĝoj inter tiuj tri kategorioj. Al la kategorio de muzika teatro do apartenas ĉiuj formoj de scenejaj prezentoj, kiuj ligas draman enhavon (esprimata en moviĝo kaj lingvaĵo) kun muziko. En la angla lingvo oni kontraste ofte komprenas la ekvivalentan vorton Musical Theatre kiel kategorio, kiu ekskluzivas la teatran formon opero kaj nur konsideras la aliajn, "malpli seriozajn" formojn de muzika teatro. Tamen malfacilas la subjektiva divido al "pli aŭ malpliseriozaj" formoj de prezento, kaj rekomendindas (laŭ la kompreno nediskutata ekzemple en la germana aŭ nederlanda lingvoj) la inkluzivo de

Ĉiuj kvar subkategorioj, kiuj ekestis en la ordo de la supra listigo, ekestis proksimume du jarmilojn poste la ekesto de la "parola teatro" de la antikva epoko. La bazajn prezentajn teknikojn de la antikva "parola teatro", plivastigite je novaj muzikaj stiloj, la unuopaj genroj de muzika teatro transprenis.

En Hispanio estis ege populara dum la unuaj jardekoj de la 20a jarcento la subĝenro nome zarzuelo kie teatraĵoj miksas kantajn kaj parolajn scenojn ĉefe pri tipa vivo de tiamaj madridanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]