Muzoj
En la helena mitologio la Muzoj (greke Μουσαι, Mousai) estas la grekaj diinoj de lernado, belartoj, kulturo, kaj inspiro. Ili estas la filinoj de Zeŭso kaj Mnemozino, kaj naskiĝis en Pieria, baze de la Monto Olimpo.
Dum jarcentoj la Muzoj estis adorataj kaj kultataj pro sia patroneco de la muziko, la belartoj, la dramarto, kaj la poezio. Tradicie, tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj kiel mouseion, de kie venas la vorto muzeo.
- La Naŭ Muzoj
- Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun liuto enmane)
- Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
- Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo)
- Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)
- Melpomeno (Μελπομένη) (= kantantino) de tragedio (kun tragika masko)
- Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio (kun vualo)
- Talio (Θάλεια) (= vivĝojulino) de komedio (kun komika masko)
- Terpsiĥoro (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
- Uranio (Οὐρανία) (= ĉielulino) de astronomio (kun globuso)