Myspace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Myspace
Myspace
Retadreso www.myspace.com
Kategorio Socia reto
Lingvo(j) 15
Posedanto Specific Media LLC
v  d  r
Information icon.svg

Myspace [majspes] estas virtuala komunumo, pli precize socia retejo, kreita en 2003 de Tom Anderson kaj Chris DeWolfe. Ĝi permesas al uzantoj krei blogojn, grupojn, alŝuti fotojn, muzikojn kaj videojn. La serviloj lokiĝas en Santa Monica, Kalifornio, kaj en Novjorko. Nune estas la dekunua plej fama tutmonda retejo, la kvina en Usono laŭ Alexa[mankas fonto]. Danke al Myspace, artistoj kaj muzikaj grupoj kiel Arctic Monkeys, Lily Allen, Belladonna kaj Cansei de Ser Sexy famiĝis tutmonde, antaŭ ol vendi proprajn albumojn.

La komunumo atingis membraran nombron 267.794.915 la 19-an de septembro 2009, sed ĝin superis jam en aprilo de 2008 la konkurenta Facebook, kiu detiris ties uzantojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]