Mötley Crüe

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Mötley Crüe
Persona informo
TTT
Retejo https://motley.com/
vdr

Mötley Crüe estas usona metalroka bando formita en Holivudo, Kalifornio, en 1981.[1][2][3] La grupon fondis basisto Nikki Sixx, drumisto Tommy Lee kaj gitaristo/ĉefkantisto Greg Leon.[4][5][6] Post iom da tempo, Leon estis anstataŭita de gitaristo Mick Mars kaj ĉefkantisto Vince Neil respektive al apartaj taskoj. Mötley Crüe vendis ĉirkaŭ 100 milionojn da albumoj tutmonde.[7][8][9] Ili atingis sep platenajn aŭ plur-platenajn atestilojn, naŭ inter 10 pintaj albumojn en la sukcesolisto de gazeto Billboard 200 (inklude la albumon Dr. Feelgood de 1989, kiu estas la nura albumo de Mötley Crüe kiu atingis la numeron unuan), 22 ĉeftendencajn sukcesojn inter 40 pintaj, kaj ses pop-unuopaĵojn inter 20 pintaj.[10][11] La bando trairis kelkajn mallongdaŭrajn membroŝanĝojn en la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj; tiuj inkludis la enkondukon de kantisto John Corabi (kiu anstataŭis Neil el 1992 ĝis 1996) kaj de drumistoj Randy Castillo kaj Samantha Maloney, ambaŭ el kiuj ekpostenis kiam Lee foriris el Mötley Crüe en 1999; li revenis al la bando en 2004. En 2022, gitaristo Mick Mars anoncis sian retiron el turneo kun la bando, kaj iama gitaristo de Marilyn Manson kaj de Rob Zombie nome John 5 iris en lia loko.

La membroj de Mötley Crüe famis pro sia hedonisma vivostilo kaj androginio de la roluloj kiujn ludas spektakle. Post la metalroka origino de la du unuaj albumoj de la bando, Too Fast for Love (1981) kaj Shout at the Devil (1983), la publikigo de la tria albumo Theatre of Pain (1985) metis Mötley Crüe en la unua ondo de glam-metalroko.[12][13] La bando famas ankaŭ pro sia prilaboritaj koncertaj spektakloj, kiuj uzas flamlanĉajn gitarojn, ondfervojajn drumojn, kaj forta uzado de piroteknikaĵoj.[10][14] La lasta studialbumo de Mötley Crüe, Saints of Los Angeles, estis publikigita la 24an de Junio, 2008. Tio kion oni planis kiel la fina spektaklo de la bando okazis Novjare, la 31an de Decembro, 2015. La koncerton oni filmis por plua publikigo en 2016.[15][16]

Bandanoj[redakti | redakti fonton]

Nunaj membroj[redakti | redakti fonton]

Jen nuna listo:[17]

  • Nikki Sixx – basgitaro, apoga voĉo, klavaroj (1981–2002, 2004–2015, 2018–nun)
  • Vince Neil – ĉefa voĉo, kroma ritmogitaro (1981–1992, 1997–2002, 2004–2015, 2018–nun)
  • Tommy Lee – drumoj, apoga voĉo, piano (1981–1999, 2004–2015, 2018–nun)
  • John 5 – ĉefa kaj ritma gitaroj, apoga voĉo (2023–nun; turnee 2022–2023)

Iamaj membroj[redakti | redakti fonton]

  • Nunaj turneaj membroj: Laura D'Anzieri, Bailey Swift kaj Hannah Sutton
  • Iamaj bandanoj: Greg Leon, John Corabi, Randy Castillo kaj Mick Mars
  • Iamaj turneaj membroj: Emi Canyn, Donna McDaniel, Jozie DiMaria, Pearl Aday, Samantha Maloney, Will Hunt, Morgan Rose, Allison Kyler,

Annalisia Simone, Sofia Toufa kaj Tommy Clufetos

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Too Fast for Love (1981)
  • Shout at the Devil (1983)
  • Theatre of Pain (1985)
  • Girls, Girls, Girls (1987)
  • Dr. Feelgood (1989)
  • Mötley Crüe (1994)
  • Generation Swine (1997)
  • New Tattoo (2000)
  • Saints of Los Angeles (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leahey, Andrew. "Mötley Crüe Biography". AllMusic. All Media Guide (Rovi). Alirita la 16an de Aprilo, 2014.
  2. Handelman, David (13a de Aŭgusto, 1987). "All in the Name of Rock and Roll: On the Road with Mötley Crüe". Rolling Stone. Arkivita el la originalo la 10an de Marto, 2014. Alirita la 7an de Decembro, 2013.
  3. . Motley Crue calls it quits, announces 'final' tour. Los Angeles Times (28a de Januaro, 2014). Arkivita el la originalo je 26a de Aprilo, 2014. Alirita 16a de Aprilo, 2014.
  4. . Introducing Motley Crue’s Early Mystery Man, Greg Leon (angle). Alirita 2023-02-13.
  5. Greg Leon interview. Sleaze Roxx (25a de Marto, 2007). Arkivita el la originalo je 19a de Julio, 2011. Alirita 15a de Oktobro, 2010. Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita 2023-05-12.
  6. Chronological Crüe. Members.ozemail.com.au (15a de Oktobro, 2010). [rompita ligilo]
  7. 10 Things You Might Not Know About Mötley Crüe. Arkivita el la originalo je 3a de Aŭgusto, 2017. Alirita 19a de Julio, 2017. Arkivigite je 2017-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-03. Alirita 2023-05-12.
  8. 36 Years Ago: Nikki Sixx Forms Motley Crue. Arkivita el la originalo je 28a de Junio, 2017.
  9. Kids Have Mixed Reactions Reflecting on the Music of Motley Crue. Arkivita el la originalo je 19a de Julio, 2017.
  10. 10,0 10,1 About Mötley Crüe (en-US). Arkivita el la originalo je 8a de Junio, 2019. Alirita 2019-06-08.
  11. Mötley Crüe Chart History. Arkivita el la originalo je 23a de Aprilo, 2019. Alirita 3a de Junio, 2019.
  12. Harrison, Thomas. (2011) Music of the 1980s. ABC-CLIO, p. 40–1. ISBN 9780313366000.
  13. Pop-Metal. Arkivita el la originalo je 31a de Majo, 2014. Alirita 13a de Majo, 2014.
  14. . Motley Crue Rockumentary 1990. Arkivita el la originalo je 7a de Decembro, 2020. Alirita 13a de Novembro, 2020.
  15. Mötley Crüe's Final Tour. Motley.com. Arkivita el la originalo je 12a de Oktobro, 2014. Alirita 7a de Oktobro, 2014.
  16. Nikki Sixx Officially Announces The End of Motley Crue. Ultimate Guitar. Arkivita el la originalo je 15a de Marto, 2013. Alirita 13a de Marto, 2013.
  17. . Motley Crue Lineup Changes: A Complete Guide (angle). Alirita 2023-02-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mötley Crüe en la angla Vikipedio.