Münchenstein
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Münchenstein (stacidomo). |
Münchenstein | |
---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Arlesheim |
Koordinatoj | 46° 31′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.51667 °N, 7.61667 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.51667 °N, 7.61667 °O (mapo) |
Areo | 7,18 km² |
Alteco | 297 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4142 |
Komunumkodo | 2769 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Münchenstein estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 11833 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Münchenstein situas sude de Bazelo ambaŭ flanke de la rivero Birs. Ĝi etendiĝas sur areo de 7,18 km².
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La urbo Münchenstein limas en nordokcidento kaj nordo al Bazelo, en oriento al Muttenz, en sudo al Arlesheim, kaj en sudokcidento al Reinach.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Münchenstein disponas pri stacidomo ĉe la ĵurasa fervojo de Bazelo al Delemonto respektive Bielo, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S3. Krome la urbo estas ligita per la tramlinioj 10 kaj 11 al la tramreto de Bazelo kaj ankaŭ estas servata de buslinioj.
Per la rapidstrato H18 al Muttenz la urbo estas konektita kun la nacia aŭtoŝoseo A2.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Münchenstein datiĝas el la jaro 1196 kiel Kekingen. La nomo Münchenstein aperas la unua fojon en la jaro 1279 kiel Munchenstein.
Vodu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|