Nájera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nájera
Ciudad de Nájera, en La Rioja, España.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26300 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 069  (2022) [+]
Loĝdenso 216 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 2° 44′ U (mapo)42.415833333333-2.7341666666667Koordinatoj: 42° 25′ N, 2° 44′ U (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 37,44 km² (3 744 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Nájera
Situo de Nájera

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Nájera [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Nájera (hispana prononco: [na'ĥera]) estas malgranda urbo, iama episkopejo kaj nun latin-katolika titulara episkopujo kaj ĉefurbo de la Komarko de Nájera, iama ĉefurbo de la Reĝlando Navaro, situanta en Rioĥo, norda Hispanio, ĉe la rivero Najerilla. Nájera estas tranokta urbo ĉe la Franca Vojo la plej populara vojo sur Jakoba vojo.

La municipa teritorio de Nájera, en la nordokcidento de la regiono.
Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.
Klostro kaj turo de la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas grava centro de la valo de la rivero Najerilla ĉe la nacia aŭtoŝoseo A-12 (oriente-okcidente) kaj sude de la aksa koridoro de la regiono laŭ la norda rivero Ebro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Teretaĝa klostro de la monaĥejo.
Teretaĝa klostro de la monaĥejo.
Pordego de la preĝejo de la Sankta Kruco.

Estis loĝado jam en antaŭromiaj, romiaj kaj arabaj epokoj. Ŝajne la nomo devenas el araba Náxara (“Loko inter rokoj” aŭ “Loko suda”) kaj la rveron Nalia araboj nomis Naxarilla. Laŭ aliaj fontoj, la etimologio de tiu vorto kiel Naggara, Naiara aŭ Nazara devenus el epoko de visigotoj.[1]

En 923 la pamplona reĝo Sanĉo Garcés la 1-a, kunlabore kun Ordonjo la 2-a de Leono, konkeris Nájera kaj la Supran kaj Mezan Rioĥojn, kio restis sub la hegemonio de lia filo García Sánchez kun la nomo Regno Nájera. Post la detruo de Pamplono fare de Abderamano la 3-a en la jaro 924 kaj la morto de sia patro la venontan jaron, García Sánchez translokiĝis al Nájera, malprofite al Pamplono. Li nomiĝis ekde tiam reĝo de Nájera-Pamplona. García Sánchez disvolvis aktivan politikon de reloĝado de la novaj teritorioj kaj favoris per malavaraj donacoj la monaĥejojn de la zono, speciale por la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla. Same faris dum la unuaj jaroj Sanĉo Garcés la 2-a (970-994), sed la kampanjoj de Almanzor devigis lin, same kiel sian filon García Sánchez la 2-a Temblón (994-1004), kapitulaci kaj pagi impostojn al Kordovo. Sanĉo la 3-a estis granda disvolviganto de la urbo Nájera, kie li okazigis kunsidojn kaj havigis la faman foruon de Nájera, origino de la navara juro kaj bazo de la tutlanda juro. Li favoris la pilgrimadon al Santiago de Compostela, establis gastejojn kaj hospitalojn, kaj faris la urbon ŝlosila punkto de la Jakoba Vojo.

Post la morto de Sanĉo la 3-a la regno disiĝis inter liaj filoj García de Nájera, Fernando la 1-a de Leono, Ramiro la 1-a de Aragono kaj Gonzalo Sánchez. Tiel Nájera estis iel naskilo de la regnoj Navaro, Kastilio kaj Aragono, kaj al la plej aĝa, García Sánchez la 3-a (1035-1054), nomita de Nájera ĉar tie naskiĝis kaj estis entombigita en la urbo, korespondis la heredaj teritorioj de Nájera kaj Pamplona, same kiel la politika hegemonio super la aliaj.

García de Nájera, etendis siajn teritoriojn tra Malsupra Rioĝo per konkero de Calahorra el la tajfo de Zaragoza; fondis la monaĥejon de Santa María la Real kiel episkopa sidejo; kreis ordenon de kavalerio la Jarrala Terraza, la unua en Iberio; favoris la skribejojn de San Millán, Nájera kaj Albelda. Li mortis en la batalo de Atapuerca lukte kontraŭ sia frato Fernando la 1-a de Leono, en Septembro 1054.

Sukcedis lin Sanĉo la 4-a de Peñalén (1054-1076), kiu finigis la vorkojn de Santa María la Real. En 1067 okazis en la monaĥejo la koncilio en kiu oni aprobis la anstataŭon de la mozaraba rito per la romia rito. Kun sia kuzo Sanĉo Ramírez de Aragono, kontraŭis la aligajn klopodojn de la reĝo de Kastilio. En Junio de 1076, Sanĉo la 4-a estis murdita de sia frato Ramón en Peñalén, aktuala Funes. Tio rezultis en la divido de la regno. La navara parto estis aneksita de la Regno Aragono. Nájera, Calahorra kaj aliaj limaj lokoj estis aligitaj al la regno Kastilio fare de Alfonso la 6-a de Leono, kaj havis ĝin Diego López la 1-a de Haro ĝis 1113 kiam la senjoro estis Fortún Garcés Cajal, ĝis la morto de la reĝo de Aragono.

La 1an de Majo 1218, doña Berenguela, apogita de Lope Díaz la 2-a de Haro, donis la kronon de Kastilio al sia filo Fernando la 3-a, la Sankta. La kronigo okazis en Nájera. Poste okazis la interfratra milito inter Pedro la 1-a kaj Henriko de Trastámara kun grava konflikto en la batalo de Nájera. La 3an de Aprilo 1367, Pedro la 1-a, apogita de la anglaj trupoj de la Nigra Princo, venkegis super Henriko kaj la urbo suferis reprezalion kio markis la famon de krueleco de Pedro. Dum la fina venkanto Henriko la 4-a favoris la urbon en 1454 kaj en 1465 donis ĝin al Pedro Manrique de Lara, grafo de Treviño, donaco konfirmita en 1482 de la Katolikaj Gereĝoj, per la titolo de duko de Nájera. La familio Manrique de Lara estis de firmaj partianoj de Isabel la Katolika kaj poste de lia nepo Karolo la 1-a.

En 1516 okazis la Milito de la Komunumoj de Kastilio. En la ribelo de 1520 en Nájera partoprenis ribeluloj de Navarrete, Uruñuela, Huércanos, Camprovín kaj Matute, kiuj kontrolis la urbon je la moto “morton al flandroj”. Tuj poste, la imperiaj trupoj estis senditaj al Nájera kaj tiu estis kaptita el la ribeluloj kaj rabita.[2]

Ankaŭ dum la Milito de Hispana Sendependigo la urbo suferis la okupacion de la francaj trupoj.

La ĉirkaŭaj loĝlokoj perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed male Nájera kiel komarka ĉefurbo ricevis parton de tiu loĝantaro kaj pliiĝis kiel sociekonomia centro. Tial ĝi pliiĝis el 2 794 ĝis 8 382 en 2011.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas konsiderata la urbo de meblo, pro la nombraj entreprenoj kiuj specialiĝi en tiu sektoro. En Sankta Semajno oni okazigas la Foiron de Meblo, grava evento primebla en la nordo de Hispanio direktita al publiko ĝenerale. Aparte turismoiĝis grava enspezofonto, ekzemple rilate al la monaĥejo, sed ne nur.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĥorejo, seĝaro kaj pentraĵoj en la monaĥejo.

Ĉefa altiraĵo estas la Monaĥejo de Santa María la Real de Nájera. Ene de la monaĥejo estas du fundamentaj areoj: nome la templo (preĝejo) kun la reĝa tombejaro, kaj la klostro, nomita de los Caballeros (de la Kavaliroj). La nuntempa templo estis konstruita inter 1422 kaj 1453, estas de stilo flor-gotika. La interno konsistas el tri navoj separataj per dek kolonoj. Sub la ĥorejo estas kavaĵo en kiu laŭlegende aperis la bildo de la Virgulino al reĝo. La ĉefretablo estas de fino de la 17-a jarcento, de baroka stilo, kun grandaj salomonaj kolonoj tre ornamitaj per grapoloj kaj vitfolioj. En la ĥorejo elstaras la seĝaro, de gotika stilo.

Ankaŭ la preĝejo de la Sankta Kruco estas Histori-Arta Monumento; en ĝi elstaras kupolo sur pendentivoj. Krome estas la Konvento de Sankta Elena kaj apude la kapelo de la Dipatrino. Iam estis kaj kastelo kaj alkazaro, el kiuj nur estas nur arkeologiaj kuŝejoj. Krome estas muzeo Museo Najerillense, kiu enhavas kolektojn de arkeologio, etnografio kaj arto.

Aparte menciindas la Botanika Ĝardeno de Rioĥo inter Hormilla kaj Azofra, ĉe la km 32 de la Nacia Ŝoseo N-120 (A12) inter Burgoso kaj Logronjo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. de Lekuona, Manuel (1962). «Etimología de la voz «Navarra»». Munibe. ISSN 1132-2217.
  2. Jaime Albelda. Cronista oficial de Nájera. “De Avila a la Rioja-Ignacio de Loyola”. 1991.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]