Nándor Horánszky (kuracisto)
Nándor Horánszky [horAnski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horánszky Nándor estis hungara kuracisto, neŭrologo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis hórai kaj tótfalusi. Nándor Horánszky [1] naskiĝis la 11-an de decembro 1899 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de novembro 1976 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Nándor Horánszky lernis en Universitato de Budapeŝto, poste inter 1925-1930 li laboris en la universitata kliniko. En 1930 li atingis la kuracistan rangon ĉefkuracisto. Post la 2-a mondmiliton li reestablis la kuracan reton en Buda. Li daŭre kuracadis en diversaj neŭrologiaj hospitaloj. En 1969 li pensiuliĝis.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Über einige neuere Behandlungsmethoden der Schizophrenie (1928)
- Schwartzer Ferenc és Schwartzer Ottó jelentősége a magyar psychiatria történetében (1959)
- A magyar elmegyógyászat a XIX. században (1968)
- Deák Ferenc lelki alkatának és betegségének befolyása pályájára (1972)