Nørresundby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nørresundby
la urbo vidata de la fjordo Limfjorden
la urbo vidata de la fjordo Limfjorden
la urbo vidata de la fjordo Limfjorden
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9400
Demografio
Geografio
Geografia situo 57° 3′ N, 9° 55′ O (mapo)57.0583333333339.9227777777778Koordinatoj: 57° 3′ N, 9° 55′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nørresundby (Danio)
Nørresundby (Danio)
DEC
Nørresundby
Nørresundby
Situo de Nørresundby

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nørresundby [+]
vdr

Nørresundby estas urbo de Danio. Ĝi apartenas al la komunumo Aalborg kaj al la regiono Norda Jutlando. La urbo situas borde de la fjordo Limfjorden kaj norde najbaras al la pli granda urbo Aalborg. En 2016 la urbo Nörresundby havis 22478 loĝantojn.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1932 la dana esperantisto Knud Thorbjörn Hansen, UEA-delegito ekde 1921, laboris kiel apotekisto en Nørresundby. Kvar jarojn antaŭ tio, en 1928, li edziĝis kun la germana esperantistino Hildegard Gerisch, Auerbach (Vogtland), la esperantlingva gazetaro tiujare amplekse raportis pri la internacia movada geedziĝo, kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin. La paro pasigis sian komunan vivon en Danio kaj havis kvar infanojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

historia vikinga tombejo Lindholm apud la urbo