Naĝejpaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La naĝejpaŝo (nederlande zwembadpas) estas la speciala maniero de paŝado, kiun esperantisto Theo Thijssen nederlandlingve priskribas en sia libro Kees de Jongen (Kornelio la Knabo). Ankaŭ artisto Boudewijn de Groot faris kanton kun la titolo Zwembadpas.

La vorto temas pri maniero por rapide piede translokiĝi ĉe kio la arto estas paŝadi kiel oni preskaŭ falas antaŭen, dum oni daŭre svingas la brakojn de dekstre al maldekstre kaj reen.

La naĝejpaŝo estas nocio en la nederlanda literaturo. Tiel ekzistas konkurso naĝejpaŝado, ĝi estas kelkfoje uzata en poemoj, kaj Freek de Jonge eĉ verkis kanzonon pri ĝi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]