Theo Thijssen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Theo Thijssen
Theo Thijssen (kun lipharoj) en la nederlanda parlamento
Statuo de Theo Thijssen en Amsterdamo skulptita de Hans Bayens

Theodorus Johannes (Do) Thijssen (naskiĝis en Amsterdamo la 16-an de junio 1879, mortis samurbe la 23-an de decembro 1943) estis nederlanda verkisto, instruisto kaj esperantisto.

Verŝajne li estas plej fama pro sia libro Kees de Jongen (Kornelio la Knabo). Kvankam Thijssen ĉiam persistis ke Kornelio la Knabo estas fikcio, tamen multe de liaj junaĝmemoroj ŝajnas esti prilaboritaj en ĉi tiu libro. La aŭtobiografa verko In de ochtend van het leven (En la mateno de la vivo) estis laŭ lia diraĵo la sola libro entenanta proprajn junaĝmemorojn. Estante ido de ŝuflikisto Thijssen proprasperte konis la Amsterdaman mezklasmedion ĉirkaŭ la jarcentŝanĝiĝo. La familio vivis mallukse, kaj Theo finfine post malfacila allasa ekzameno per ŝtata burso eniris la Rijkskweekschool voor onderwijzers (Ŝtata instruista seminario por bazlernejaj instruistoj) en Haarlem. Post finpretigo de sia instruo Thijssen estis ekde 1898 ĝis 1921 instruisto en pluraj publikaj bazlernejoj en Orient-Amsterdamo.

Samkiel la instruadrenoviganto Jan Ligthart (ankaŭ elkreskinta en Jordaan, fama amsterdama kvartalo) Thijssen ege atentis la lernantojn kiel individuojn – tiutempe sufiĉe nova kompreno. Sed samtempe li ade kaj forte konsideris la klason sociala unio, kiel montriĝas de la fino de lia romano La feliĉa klaso (1926): “Mia brila, kara, ĝeniga aro, mi vere scias nur unu aĵon: la jaroj dum kiuj mi estas kun vi kaj vi estas kun mi, ni nepre devas esti nur feliĉa klaso. Kaj ĉio alia estas sensenca, sed tion mi neniam diros al vi”. Li mem estis ne vera instrurenoviganto. Li jes furoris kiel cinika senmaskiganto de tro teoriaj instrumetodoj. Li pasie pledis por pli da respekto por la praktikkono de la ordinara klasinstruisto, kiu finfine estas la eksperto se temas pri konstati kiel tiu unika klaso de li ĉiumomente estas alparolenda.

En 1905 li kune kun seminari-amiko Piet Bol fondis la gazeton La Nova Lernejo en kiu li verkis multajn acerbajn kaj ofte letal-satirajn artikolojn pri instrumetodoj, lernolibroj, legolibroj kaj porinfanlibroj, sed ankaŭ la felietonon Baren Wels (pri instruisto komencanta) kiu en 1908 aperis libroforme. Li ankaŭ en tiu gazeto jam verkis kelkajn fragmentojn pri la fantaziriĉa knabo Kees, kiujn li poste ellaborus al sia plej fama romano Kees de Jongen. Li pliriĉigis la nederlandan lingvon per la vorto “naĝejpaŝo”, rapida maniero de paŝado, kiun Kees disvolvis.

En 1921 Thijssen fariĝis pagita estrarmembro de la Asocio de Nederlandaj Instruistoj, la antaŭorganizo de la nuna Ĝenerala Instruista Asocio (AOB). Li fariĝis redaktoro de la asociaj gazetoj La mesaĝo, (temante pri laborkondiĉoj de la instruistoj) kaj Lernejo kaj Hejmo (pri edukado). En tiu lasta revuo li perlaboris la antaŭajn neligitajn tekstojn pri la knabo Kees kiel daŭrigantan felietonon, “Kees, la Knabo”, aperintan kiel libro en 1923. Ankaŭ liaj romanoj “Lernejlando” (1925) kaj “La feliĉa klaso” (1926) unue aperis kiel feliotono en tiu revuo.

Samkiel la patro Thijssen ekde sia junaĝo, dorlotis la socialistajn simpatiojn, li tamen fariĝis membro nur en 1912 de la Social-Demokratia Laborista Partio (SDAP), antaŭorganizo de la PvdA (Partio de la Laboristoj). Por tiu partio li fariĝis membro de la Dua Ĉambro (Registaro) de 1933 ĝis 1940 kaj de la Amsterdama Komunumo de 1935 ĝis 1941.

Pro la germana okupado li fariĝis senlabora, li verkis ene de kelkaj monatoj ĉiujn siajn junaĝmemorojn (En la mateno de la vivo). Post la Februarstriko de 1941 la germanoj arestis Thijssen kiel eksestraranon de sindikato. Dum kelka tempo li estis mallibera en la Domo de Malliberigo ĉe Amstelveenseweg. En decembro 1943 en mallonga sinsekvo trafis lin diversaj severaj malsanoj kaj li mortis sekve de cerba hemoragio.

Theo Thijssen kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

De 1921 ĝis 1939 Thijssen estis ĉefa estrarano de la sindikato de la nederlandaj instruistoj kaj vizitis ofte internaciajn kongresojn. Pro siaj spertoj je tiaj kongresoj li ekkredis je la utilo de Esperanto. En 1929 Thijssen en la sindikatĵurnalo raportis pri internacia kongreso en la svisa Bellinzola. Ĉiu parolado devis esti ripetita per tradukistoj en minimume du aliajn lingvojn kun ĉiuj malutilaĵoj tiele kaŭzitaj. “Ĝi jes funkcias“ diris Thijssen, “sed certe ne estas glata maniero de kongresado, kaj kiuj povas paroli en sia propra gepatra lingvo havas grandegan avantaĝon super ni kompatindaj Serboj kaj Bulgaroj kaj Nederlandanoj. Verŝajne ni ne estas kompatindaj en niaj landoj, se ni devas paroli, sed al tia kongreso, tie ni faras malfavoran impreson. Ne! Tiuj Goldstone, kaj Dumas, kaj Roussel, kaj Wolff, kaj Muller, kiel agrable facile kaj brile ili povas esprimi siajn pensojn. Estus jam multe pli justa, se ni ĉiuj estus devigitaj balbuti en Esperanto.”

La antaŭa Ŝtatpremio por infan- kaj junulliteraturo estas nomita laŭ Thijssen, kaj nun la nomo estas Theo Thijssenpremio . En lia naskiĝdomo ĉe Eerste Leliedwarsstraat 16 en 1995 estis malfermita la Theo Thijssen Muzeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]