Nacia Artgalerio (Pakistano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nacia Artgalerio, Islamabado)
Nacia Artgalerio
urdue نیشنل آرٹ گیلری
angle National Art Gallery
Muzeo
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
Fronta vido de la muzeo.
arta muzeo [+]

Landobordo Pakistano
Ĉefurba teritorioIslamabada Ĉefurba Teritorio
MunicipoIslamabado
Koordinatoj33° 43′ 50″ N, 73° 5′ 28″ O (mapo)33.730573.091Koordinatoj: 33° 43′ 50″ N, 73° 5′ 28″ O (mapo)

Estiĝoaŭgusto 2007

PublikoAlirebla por la publiko

Etaĝoj4

Nacia Artgalerio (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
Nacia Artgalerio (Islamabada Ĉefurba Teritorio)
DEC
Nacia Artgalerio
Nacia Artgalerio

Nacia Artgalerio (Pakistano)
Nacia Artgalerio (Pakistano)
DEC
Nacia Artgalerio
Nacia Artgalerio
Situo en Pakistano.

Map
Nacia Artgalerio

Vikimedia Komunejo:  National Art Gallery, Islamabad [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nacia Artgalerio en la ĉefurbo Islamabado de Pakistano estas la unua nacia artgalerio de la lando. Ĝi staras sur malgranda altaĵeto fronte al la Maĝlis-e-Ŝura (t.e, la Parlamento de Pakistano) kaj de la Aivan-e-Sadr (la domo de la Prezidanto). La artgalerio malfermiĝis al la publiko dimanĉon la 26-a de aŭgusto 2007. La Nacia Artgalerio de Pakistano estas ano de pli granda organizo nome Pakistana Nacia Artkonsilio.[1]

Desegno[redakti | redakti fonton]

En 1989, la propono de Suhail Abbasi kaj de Naim Paŝa de la firmao «M/s Suhail & Pasha, Architects & Planning Consultants Islamabad» venkis tutlandan desegnan konkurson, kaj ĝi estis elektita por la konstruo de la Nacia Artgalerio. Ilia modernisma kubo el brikoj estas modelo de Miesa pureco kaj funkcio.

La galerio, kovranta areon de 1800 kvadrataj jardoj, enhavas 14 galeriojn kun apudaj montriĝaj areoj, ĉambroj por lekcioj, laborejo, kaj magazenoj, laboratorioj, kaj biblioteko. La kvar-etaĝa galerio oferas modernajn servojn, inkluzive de aŭditorio kun kapacito ĝis 400 spektantoj, teatro, scenejoj kaj ekstera teatro.[2][3]

Folkloraj artistoj[redakti | redakti fonton]

En 2017, La Pakistana Nacia Artkonsilio okazigis apartan trajnan travojaĝon por 36-membra trupo de folkloraj artistoj sur la «aparta trajno Azadi 2017» de la Pakistanaj Fervojoj kiu haltis ĉe diversaj fervojaj stacioj tra Pakistano por amuzi la publikon. Ĉi tiu speciala trajno, kun kvin artgalerioj kaj ses flosiloj, estis aparte preparita ĉe la Pakistana Fervoja-Transporta Fabriko. Laŭ la programo, la trajno ekvojaĝis kelkajn tagojn antaŭ la 14a de aŭgusto 2017, kiu estis la sendependeca tago de Pakistano.[4]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. News Desk (2017-09-15) PNCA lacks funds to maintain art gallery. Alirita 2019-10-29.
  2. Pakistan National Council of the Arts website with pictures of galleries. Arkivita el la originalo je 2019-10-23. Alirita 2019-10-29.
  3. Murtaza Vali (2007-08-01) Pakistan's National Art Gallery Naming Controversy. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2019-10-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2023-01-23.
  4. PNCA artistes to add glamour to trip (angle) (2017-08-05). Alirita 2019-10-29.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]