Nacia Artgalerio (Pakistano)
Nacia Artgalerio | |||
---|---|---|---|
urdue نیشنل آرٹ گیلری | |||
angle National Art Gallery | |||
Muzeo | |||
Fronta vido de la muzeo. | |||
arta muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Ĉefurba teritorio | Islamabada Ĉefurba Teritorio | ||
Municipo | Islamabado | ||
Koordinatoj | 33° 43′ 50″ N, 73° 5′ 28″ O (mapo)33.730573.091Koordinatoj: 33° 43′ 50″ N, 73° 5′ 28″ O (mapo) | ||
Estiĝo | aŭgusto 2007 | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
Etaĝoj | 4 | ||
|
|||
|
|||
Nacia Artgalerio | |||
Vikimedia Komunejo: National Art Gallery, Islamabad [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Nacia Artgalerio en la ĉefurbo Islamabado de Pakistano estas la unua nacia artgalerio de la lando. Ĝi staras sur malgranda altaĵeto fronte al la Maĝlis-e-Ŝura (t.e, la Parlamento de Pakistano) kaj de la Aivan-e-Sadr (la domo de la Prezidanto). La artgalerio malfermiĝis al la publiko dimanĉon la 26-a de aŭgusto 2007. La Nacia Artgalerio de Pakistano estas ano de pli granda organizo nome Pakistana Nacia Artkonsilio.[1]
Desegno
[redakti | redakti fonton]En 1989, la propono de Suhail Abbasi kaj de Naim Paŝa de la firmao «M/s Suhail & Pasha, Architects & Planning Consultants Islamabad» venkis tutlandan desegnan konkurson, kaj ĝi estis elektita por la konstruo de la Nacia Artgalerio. Ilia modernisma kubo el brikoj estas modelo de Miesa pureco kaj funkcio.
La galerio, kovranta areon de 1800 kvadrataj jardoj, enhavas 14 galeriojn kun apudaj montriĝaj areoj, ĉambroj por lekcioj, laborejo, kaj magazenoj, laboratorioj, kaj biblioteko. La kvar-etaĝa galerio oferas modernajn servojn, inkluzive de aŭditorio kun kapacito ĝis 400 spektantoj, teatro, scenejoj kaj ekstera teatro.[2][3]
Folkloraj artistoj
[redakti | redakti fonton]En 2017, La Pakistana Nacia Artkonsilio okazigis apartan trajnan travojaĝon por 36-membra trupo de folkloraj artistoj sur la «aparta trajno Azadi 2017» de la Pakistanaj Fervojoj kiu haltis ĉe diversaj fervojaj stacioj tra Pakistano por amuzi la publikon. Ĉi tiu speciala trajno, kun kvin artgalerioj kaj ses flosiloj, estis aparte preparita ĉe la Pakistana Fervoja-Transporta Fabriko. Laŭ la programo, la trajno ekvojaĝis kelkajn tagojn antaŭ la 14a de aŭgusto 2017, kiu estis la sendependeca tago de Pakistano.[4]
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Ĉefa enirejo.
-
La Barata ĵurnalistino Faiza Ĥan vizitas la muzeon (5-a de aprilo 2011).
-
La aktoro Imran Tarin okaze de la unua Nacia Artista Kongreso por subteni la pakistanan kinon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ News Desk (2017-09-15) PNCA lacks funds to maintain art gallery. Alirita 2019-10-29.
- ↑ Pakistan National Council of the Arts website with pictures of galleries. Arkivita el la originalo je 2019-10-23. Alirita 2019-10-29.
- ↑ Murtaza Vali (2007-08-01) Pakistan's National Art Gallery Naming Controversy. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2019-10-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-01-20. Alirita 2023-01-23.
- ↑ PNCA artistes to add glamour to trip (angle) (2017-08-05). Alirita 2019-10-29.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligoj
[redakti | redakti fonton]- Pakistano Nacia Artkonsilio: retejo kun bildoj de la galerioj Arkivigite je 2020-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo National Art Gallery, Pakistan en la angla Vikipedio.