Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo
unuĉambra parlamento
Komenco 1991
Fino 2023
Lando(j) Arcaĥa Respubliko vd
Sidejo Ĥankendi
vdr

La parlamento de la Respubliko Montara Karabaĥo, la Nacia Asembleo (Azgajin Ĵogov), havis 33 membrojn, kiuj estis elektitaj ĉiun kvin jarojn. 16 el ili (11 antaŭ 2010) estis elektataj en la sidejo de unu elektodistrikto, la ceteraj laŭ la partia listo de proporcia reprezentado.

Post la azera ofensivo en septembro 2023, la Respubliko Montara Karabaĥo kun ĉiuj ĝiaj institucioj ĉesis ekzisti.[1]

Komence de marto 2024, azerbajĝanaj aŭtoritatoj disfaligis la konstruaĵon de la Nacia Asembleo de Montara Karabaĥo.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nagorno-Karabakh Republic will cease to exist from Jan 1 2024 - Nagorno-Karabakh authorities (angle). Reuters (2023-09-28). Arkivita el la originalo je 2023-09-28. Alirita 2023-09-28.
  2. Azerbaijanis Destroy Artsakh National Assembly Building (angle). The Armenian Report (2024-03-04). Alirita 2024-03-05.
  3. Azerbaijanis destroy Karabakh parliament building (angle). News.am (2024-03-04). Alirita 2024-03-07.