Nacia Parko Cumbres del Ajusco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Cumbres del Ajusco
National Park of Mexico [+]

Koordinatoj19° 12′ 54″ N, 99° 15′ 23″ U (mapo)19.21512-99.25639Koordinatoj: 19° 12′ 54″ N, 99° 15′ 23″ U (mapo)
Areo9,2 km² (920 ha) [+]

Nacia Parko Cumbres del Ajusco (Meksiko)
Nacia Parko Cumbres del Ajusco (Meksiko)
DEC
Nacia Parko Cumbres del Ajusco
Nacia Parko Cumbres del Ajusco
Map
Nacia Parko Cumbres del Ajusco
vdr
Nacia Parko Cumbres del Ajusco

La Nacia Parko Cumbres del Ajusco (hispane Parque nacional Cumbres del Ajusco, Montopintoj Ajusco [aĤUSko]) estas unu de la naciaj parkoj kiuj estas proksime de Meksikurbo, kaj ankaŭ unu el la plej konataj inter ties loĝantoj, eble pro la altaĵaro konata kiel Ajusco (kiu nomas la parkon) kiu estas videbla el ajna punkto de la urbo kaj kiu superas 3 900 metrojn de alteco.

Ĝi enhavas arbarajn zonojn komponitajn de specioj de pino kaj kverko kaj kelkajn zonojn de herbejoj de alta montaro, kiuj formas naturajn pejzaĝojn de granda belo tre vizitataj dum semajnfinoj kaj ĉefe en vintro, kiam foje okazas mildaj neĝofaloj en la zonoj plej altaj.

Ties arbaroj kaj parto de la etendo de tiu parko estas minacataj de la troa urbigo kiu ekspansiis senkontrole al la malaltaj partoj proksimaj al la zono de la parko, fenomeno kiu prezentiĝis jan ekde mezo de la 20-a jarcento.