Nacia Parko Pan de Azúcar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Pan de Azúcar
nacia parko [+]

Koordinatoj26° 8′ 59″ S, 70° 39′ 2″ U (mapo)-26.14972222-70.65055556Koordinatoj: 26° 8′ 59″ S, 70° 39′ 2″ U (mapo)
Areo438 km² (43 800 ha) [+]

Nacia Parko Pan de Azúcar (Ĉilio)
Nacia Parko Pan de Azúcar (Ĉilio)
DEC
Nacia Parko Pan de Azúcar
Nacia Parko Pan de Azúcar
Map
Nacia Parko Pan de Azúcar
Vikimedia Komunejo:  Pan de Azúcar National Park [+]
vdr

La Nacia Parko Pan de Azúcar estas nacia parko de Ĉilio. La parko ĉevalrajdas ĉe la limo inter la regionoj Antofagasto kaj Atakamo. Ties nomo, Pan de Azúcar, signifas en la hispana "sukerpano".

Geografio[redakti | redakti fonton]

La parko kuŝas je 30 km norde de Chañaral kaj je 180 km norde de Copiapó. Ĝi estis fondita en 1985 kaj havas etendon de 437.54 km² (inklude 1.1 km² de insula tereno).[1] Ĝia gravo devenas el la relativa diverseco de specioj.

Insulo Pan de Azúcar[redakti | redakti fonton]

Kaktoj en la parko.

Insulo Pan de Azúcar kuŝas je 24 km for. La Humboldta pingveno reproduktiĝas sur tiu insulo. La insulo povas esti atingata per boato el kontinento sed la pasaĝeroj ne rajtas elboatiĝi.

Caleta Pan de Azúcar[redakti | redakti fonton]

Caleta Pan de Azúcar estas malgranda setlejo de fiŝkaptistoj kiu iĝis turismejo. Iam estis tie kuprominado. Eblas sporta subnaĝado.

Norde de Caleta Pan de Azúcar[redakti | redakti fonton]

El la vilaĝo norde estas pado kiu konektas al la Tut-Amerika Ŝoseo. Survoje estas nombraj interesaj geologiaj formaĵoj.

Biologio[redakti | redakti fonton]

Foto de Griza vulpo en la parko.

La NP Pan de Azúcar estas dividata en du ekosistemoj: la marborda dezerto Taltal kaj la stepa dezerto Sierra Vicuña Mackenna.[1] Foresto de pluvo estas kompensata de marborda nebulo, konata surloke kiel kamanĉaka.

Estas pli ol 20 kaktospecioj en la areo, ĉefe el la genro Copiapoa kio povas esti observata ankaŭ en la Kaktario situanta ĉe la Media Oficejo de CONAF antaŭ la strando Los Piqueros (la suloj aŭ naivuloj) 4,96 mejlojn el la parka enirejo. Ĝi estas malferma al vizitoj el lundo al dimanĉo el 8:30 al 12:30 kaj el 14 al 18 horoj.[2]

La Gvanako estas la ĉefa mamulo troviĝanta en la parko. Aliaj gravaj mamuloj estas la Kulpeo, la Griza lupovulpo kaj la Eŭropa leporo. La marborda areo estas hejmo al marmamuloj, kiaj la Mara lutro kaj la Sudamerika marlupo. Inter birdoj estas la Humbolta Pingveno kaj la Perua pelikano. Ankaŭ reptiliaj specioj de la genroj Tropidurus kaj Callopistes loĝas en la parko.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Supreme Decree 527, 1985, Ministry of National Assets of Chile. Arkivita el la originalo je 2007-08-03. Alirita 2007-08-03.
  2. Pan de Azucar National Park Article[rompita ligilo] in Letsgochile.com

26° 08′ 59″ S 70° 39′ 02″ U / 26.14972 °S, 70.65056 °U / -26.14972; -70.65056 (mapo)