Nacia Parko Reĝa Kanjono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la nacian parkon ĉirkaŭ la "Reĝa Kanjono" en Kalifornio, Usono. Ekzistas ankaŭ dua, samnoma "Reĝa Kanjono" (angle Kings Canyon) en la Norda Teritorio de Aŭstralio.
Nacia Parko Reĝa Kanjono
Nacia Parko Reĝa Kanjono (Usono)
Nacia Parko Reĝa Kanjono (Usono)
DMS
situo de la parko en Usono
Bazaj informoj
ŝtato: Kalifornio,  Usono
plej proksima urbo: Fresno (Kalifornio)
areo: 187 329 hektaroj
dato de establiĝo: 4-a de marto 1940
vizitantoj po jaro: 552 766 (stato de 2006)
koordinatoj: 36° 48' norde, 118° 33' okcidente

La Nacia Parko Reĝa Kanjonoangle Kings Canyon National Park - situas en la suda parto de la montaro Sierra Nevada, en la oriento de la ŝtato Kalifornio en Usono. La parko ekfunkciis dum la jaro 1940 kaj kovras 187 329 hektarojn.

La parko troviĝas tuj norde de la Nacia Parko Sekvoja kaj fakte la du parkoj konsistigas unuecan arbaran teritorion – ili estas komune administrataj kaj ofte kune nomataj "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono" (angle Sequoia and Kings Canyon National Parks).

Samkiel la pli suda Nacia Parko Sekvoja, ankaŭ tiu-ĉi nacia parko famas pro siaj gigantaj sekvojaj arboj. Tra la parko fluas la suda kaj meza branĉoj de la "reĝa rivero" Kings River, kaj la suda branĉo de la "sankt-joakima rivero" San Joaquin River. Kaj la suda kaj la meza branĉo de la reĝa rivero havas impresajn kanjonojn. Unu parto de la kanjono de la suda branĉo, nomata "Reĝa Kanjono", donas sian nomon al la tuta parko. Laŭ la Guinness-libro de mondaj rekordoj, la "Reĝa Kanjono" estas la plej profunda kanjono de Usono, kun maksimuma profundeco de 2 500 metroj. Tiu kanjono, kaj la loĝita areo Cedar Grove, estas la solaj partoj de la parko, kiuj aŭte atingeblas.

la "nuba kanjono" Cloud Canyon, en la malcentra parto de la parko
la "paradiza valo" en la parko

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo de la "Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono" greke panoramaj, 360-gradaj fotoj el la nordo de la parko greke panoramaj, 360-gradaj fotoj el la sudo de la parko greke vc3fjSrLybyRGw.html panoramaj, 360-gradaj fotoj el la pasejo Kearsarge de la parko