Nacia parko Luengué-Luiana
Nacia parko Luengué-Luiana | |||
---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||
Plej proksima urbo: | Luiana | ||
Geografia situo | 17° 30′ 0″ S, 21° 48′ 0″ O (mapo)-17.521.8Koordinatoj: 17° 30′ 0″ S, 21° 48′ 0″ O (mapo) | ||
| |||
Areo: | 22 610 km² | ||
Fondita: | 2011 | ||
La Nacia parko Luengué-Luiana (portugale Parque Nacional do Luengué-Luiana) estas nacia parko en Angolo. Ĝi apartenas al la provinco Cuando Cubango kaj situas sude de la Nacia parko Mavinga. La areo kovras teritorion de 22610 kvadrataj kilometroj. La parko estas protektita tereno ekde 2011. Apartaj atingopunktoj estas la loĝlokoj Luengué nordoriente kaj Luiana sudokcidente, kiuj donis la nomon al la parko.
La teritorio sude rekte limas al la najbara ŝtato Namibio, kaj al ties mallarĝa tereno nomata Caprivi-streko.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- priskribo en la retejo verangola.net (portugale)
- lista prezento de la ses naciaj parkoj ĝis 2011, aldone de unu regiona parko kaj 6 naturaj rezervejoj (portugale)
|