Caprivi-streko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Caprivi en Namibio

La Caprivi-streko (germ. Caprivi-Zipfel, angl. Caprivi strip; elparolu [ka'pʀi:vi]) estas geografia regiono en nordorienta Namibio. Ĝi estas mallarĝa strekforma elstaraĵo de la namibia teritorio, kiu protrudas ĉirkaŭ 450 km orienten ĝis al la Zambezo-rivero. Ĝia nomo devenas de la germana regna kanceliero Leo von Caprivi.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Caprivi-streko limas norde al Angolo kaj Zambio, sude al Bocvano kaj oriente al Zimbabvo. Ĝi estas trafluata de pluraj tutjare akvohavaj riveroj, tiel la Okavango, la Kwando kaj pluraj flankaj riveroj de la Zambezo. Malsame la plejparto de la namibia teritorio ĝi do estas tre humida kaj konsekvence konsiderinde bestohava regiono. Grandaj partoj de la Caprivi-regiono estas okupataj de la naturrezervejoj de Bwabwata, Mudumu, Lizauli, Okcidenta Caprivi, Mahango kaj Mamili; cetere aliflanke de la nevidebla ŝtatlimo troviĝas la bocvana Chobe-a Nacia Parko. Ĉirkaŭ 70 % el la en Namibio troviĝeblaj birdospecioj registriĝis en la Caprivi-streko.

Administre la streko konsistas el du provincoj: la orienta, pli granda parto okupiĝas de la provinco Caprivi; la okcidenta Caprivi-streko estas parto de la provinco Kavango. La pli granda urbo de la regiono estas Katima Mulilo, la ĉefurbo de la provinco Caprivi. Aliaj urboj estas Choi, Chinchimane, Bukalo, Sibinda kaj Impaliola.

La ĉefa perlanda ligejo al la resto de Namibio estas la nacia strato B 8, kiujn oni dum la lastaj jaroj pliampleksigis tiel, ke ĝi nun estas tutjare perveturebla.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 80.000 homoj vivas en la Caprivi-provinco (kiu okupas la plej grandan parton de la Caprivi-streko), egalante al ĉ. 4 % el la tutnamibia loĝantaro. Ĉirkaŭ 17.000 el ili estas lozioj, etna grupo da ĉ. 556.000 homoj, kiuj vivas ankaŭ en la zambian, zimbabvan kaj bocvanan ĉirkaŭaĵon.

Aliaj loĝantoj apartenas al la fvea, subiaa, boŝmananjembaa popoloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 1-an de julio, 1890 la Unuiĝinta Reĝlando enkadre de la Helgoland-Zanzibara traktato cedis la landstrekon al la Germana Imperio, kiu tiutempe regis la plejparton de la hodiaŭa Namibio kiel kolonion Germana Sudokcident-Afriko. Unu el la celoj de la germana registaro dum la negocado de la traktato estis realigi kondiĉojn de perlanda ligejo inter siaj tiamaj kolonioj en sudokcidenta kaj en orienta Afriko. (Tian ligejon oni tamen neniam akiris.) Leo von Caprivi estis la germanioflanka negociestro.

La 27-an de januaro, 1909 oni administre aldonis la Caprivi-strekon al la kolonio Germana Suokcident-Afriko. Kiam eksplodis la unua mondmilito en la jaro 1914, dum kiu Germanio perdis ĉiujn siajn koloniojn, la Unuiĝinta Reĝlando aneksis la strekon. Tiu oficiale fariĝis brita kolonio je la fino de la milito (1918).

Dum la brita administrado la Caprivi-streko unue estis parto de la tiama kolonio Beĉuanalando, la nuntempa Bocvano. Sed en la jaro 1929 ĝi reunuiĝis kun Sudokcident-Afriko, kiu laŭ decido de la Ligo de Nacioj estis devenita mandatejo de la britkontrolata Sud-Afrika Unio.

En la jaro 1990 Sudokcident-Afriko sendependiĝis kiel Respubliko de Namibio, kaj la Caprivi-streko ekde tiam estas parto de sia ŝtatteritorio. La okcidenta parto de la streko devenis parto de la namibia provinco Kavango, la orienta parto pluportis la nomon Caprivi.

Multfoje parto de la Caprivi-anoj postulis sendependecon aŭ aŭtonomion por sia hejmlando. Ekzistas eĉ armata movado (CLM: Caprivi Liberation Movement, t.e. Caprivi-a Liberiga Movado), kiu strebas al tiu celo, kaj okazis bataletoj kontraŭ la namibia armeo, ekz. en aŭgusto de 1999 en la provinca ĉefurbo Katima Mulilo. La konflikto spegulas malharmoniojn inter lozioj kaj ovamboj, la plej granda etna grupo de Namibio. Kelkaj suspektis ankaŭ, ke la leviĝo havus bocvanajn instigantojn.

Alia fonto de maltrankvilo estis la efektoj de la civilmilito en Angolo: Post la oficiala fino de la bataloj en la norda najbarlando anoj de la venkita UNITA-armeo marodante tramarŝis Caprivi-on, persekutataj de kaj angolaj kaj namibiaj trupoj. Okazis multaj surprizatakoj, kaj intertempe la situacio tiel malbonis, ke la civila trafiko kaj transportado nur eblis sub militara protekto.