Namdalen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Eŭropa ŝoseo 6 proksime de la komunumo Grong en Namdalen
Bangsund en la komunumo Namsos

Namdalen - laŭvorte "valo de rivero Namsen" - estas vala geografia regiono kaj historia regno en centra Norvegio, en la nordo de la provinco Trøndelag. Ĝi inkludas la komunumojn Flatanger, Namsos, Nærøysund, Leka, Overhalla, Høylandet, Grong, Namsskogan, Røyrvik kaj Lierne.

Oni distingas inter la ekstera Namdal (Ytre Namdal) kaj la interna Namdal (Indre Namdal).

La pejzaĝo ne havas propran administradon, sed disvolviĝas interkomunuma kunlaboro.

La rivero Namsen, kiu fluas tra la samnoma valo, estas unu el la plej bonaj salmaj akvoj en Eŭropo.

Antaŭ la norvega reĝo Harald la -1a, nomata Hårfagre, Namdalen estis unu el la etaj regnoj de Norvegio.

La centro de la valo lokiĝas proksimume ĉe la koordinatoj 64° 38′ 0″ N 12° 35′ 0″ O / 64.63333 °N, 12.58333 °O / 64.63333; 12.58333 (mapo), kaj, kiel la foto dekstre jam aludas, la Eŭropa ŝoseo 6 vojanta inter la plej norda parto de Norvegio, apud Kirkenes ĉe la limo al Rusio, kaj la pleja sudo de Svedio, vojas tra la valo.