Namsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Namsen
rivero
Bazaj informoj
Longeco 229 km
Fluo
Geografio
Landoj Norvegio
Regionoj Namsos
vdr

Namsen (sudsamee: Nååmesje) estas rivero en Nord-Trøndelag en Norvegio. Ĝi fontas en proksimo de la sveda limo en areo de komunumo Røyrvik, kie ĝi formas la elfluon de lago Store Namsvatn. Namsen trafluas la valon Namdalen 228 kilometrojn longe en okcidenta kaj suda direktoj, antaŭ ol alfluas ĉe Namsos en la Namsen-fjordon. Ĝiaj du plej gravaj alfluantoj estas Bjøra kaj Sanddøla. La rivero trafluas la komunumojn Røyrvik, Namsskogan, Grong, Overhalla kaj Namsos.

Namsen kiel rivereto

La liverita akvokanto forte varias, de sub 200 m³/s ĝis super 1000 m³/s. Ĝi apartenas la tiuj riveroj en Norvegio, kiuj plej bone kovenas por fiŝkaptado. La plej gravaj fiŝaj specioj estas salmo kaj trutoj. La riverfluon reguligas multaj akvobaraĵoj, kiuj do estas ekipitaj per fiŝa ŝtuparo. Multaj kantocignoj vivas ĉe Namsen, kiuj lastatempe eĉ travintrumas tie.