Namsos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono
Blazono
Mapo
Mapo

Namsos [NAMsus] estas urbo kaj komunumo en Nord-Trøndelag (Norda Trøndelag), meza Norvegio kaj havas 12 574 loĝantojn (2006). La urbo situas plej ene de Namsen-fjordo, kie la rivero Namsen fluas en la maron. Do, la nomo Namsos signifas elfluo de Namsen (Namsens os). Arboindustrio motivis la fondiĝon de la urbo, pro la amaso da arbaroj en la distrikto, kaj ligno estis elŝipeblaj el Namsos. Hodiaŭ Namsos estas konata pro sia bona rokmedio kun bandoj kiel Prudence, Null$katte$nylterne, kaj D.D.E.; kaj muzikistoj kiel Åge Aleksandersen, Askil HOLM, Stina MOLTU, kaj Bjarne Brøndbo. Aliaj famuloj de la urbo estas politikistoj Guttorm Hansen kaj Bjarne Håkon Hanssen, kaj verkistoj Idar LIND kaj Carl Frode Tiller.

Historio

Namsos fondiĝis en 1845. La ejo estis perfekta por fari arboindustrion, pro la apudeco al la arboriĉaj areoj de Namdalen kaj al la maro per la Namsenfjordo. Unu el la plej gravaj kialoj por fondi Namsos estis havi impostan oficejon tie, ke arba kargo eksporteblu rekte al eksterlando. Ĝi estis dekoj da segejoj en Namdalen antaŭ la fondo de Namsos, ili estis eta segrjoj fonditaj de la arbarpropruloj. Hodiaŭ nur unu el la dek unu segejoj kiuj operaciis en Namsos ekzistas, Moelven Van Severen. Kie la maljuna Spillumsbruket lokiĝis, nun fonditas la nacian norvegan segmuseon.

La urbo brulis tri fojojn. La unua fajro okazis en 1871, kiam du knaboj ludis per fajrilo. La kialo por la due fajro, en 1897, estas nescia. La tria fojo estis dum la dua mondmilito tiam germanaj aeroplanoj bombis la urbon ĉe la naskiĝdatreveno de Hitler, la 20-a de aprilo 1940.

Eksteraj ligiloj