Nana papageto de Sclater

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana papageto de Sclater
Micropsitta pusio, desegnaĵo far Joseph Wolf, 1865
Micropsitta pusio, desegnaĵo far Joseph Wolf, 1865
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Psittaculinae
Tribo: Micropsittini
Genro: Micropsitta
Lesson, 1831
Specio: Micropsitta pusio
Sclater, 1866
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nana papageto de Sclater (Micropsitta pusio) estas specio de tre malgrandaj verdaj papagoj kiuj loĝas en tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Nova Britio kaj Nova Gvineo. Ĝi apartenas al genro Micropsitta (nanaj papagetoj), kiu estas genro de la plej malgrandaj papagoj, kaj ĝi estas la plej malgranda el ili.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La specio estas unue priskribita kun nomo Nasiterna pusio far angla naturalisto Philip Lutley Sclater en 1866. La genra nomo Micropsitta devenas de antikva-grekaj vortoj μικρός [mikros] ("malgranda") kaj ψιττακός [psittakos] ("papago").[1] La specia nomo devenas de latina vorto pūsiō, kiu signifas "eta knabeto".[2]

Oni priskribis 4 subspeciojn, kvankam ekzistas ioma dubo pri iliaj statusoj. La tipa subspecio M. p. pusio troveblas en Bismarka insularo kaj sud-eosta Novgvineo; birdoj troveblaj sur Fergusson-insulo kaj insularo D'Entrecasteaux havas bluecajn makulojn sur gorĝoj kaj do estas apartigataj en apartan subspecion M. p. harterti; birdoj de insuloj Misima kaj Tagula el Insularo Louisiade, kiuj estas iomete pli grandaj kaj havas pli flavecajn ventrajn partojn de plumaro, estas M. p. stresemanni; tiuj, kiuj arealas en uesta Novgvineo inter Golfo Sarera kaj rivero Kumusi havas pli malhelan plumaron kaj nomatas subspecio M. p. beccarii.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La specio Micropsitta pusio estas nur iomete studita kiel individua specio kaj ĝia plej notata eco estas tio ke ĝi estas la plej malgranda papago kun averaĝa longo de 8.6 cm kaj pezo de 11.5 g.[3] Tamen estas trovitaj ses specianoj kun mirinde granda pezo de 14 g, t.e. pli peza de du pli grandaj specioj, la nana papageto de Geelvink (M. geelvinkiana) kaj la Nana papageto de Salvadori (M. keiensis).[4][5]

Seksa duformismo estas nerimarkinda en nana papageto de Sclater. Ambaŭ iĉoj kaj inoj estas plejparte verdaj kun iom flaveca ventro kaj ventraj partoj de flugiloj. La plumaro ĉirkaŭ la okuloj kaj apud la beko estas pli dika, kreante impreson de lanugoza vizaĝo, kaj sablokolora. Sur la malantaŭa parto de la kapo la birdoj havas malhele bluan makulon. En inoj la makuloj estas iom pli malgrandaj kaj iliaj koloroj malpli brilaj, kvankam ne tiom rimarkeble ke oni povu facile distingi inter seksoj laŭ aspekto. Junuloj antaŭ la unua mudo entute ne havas la bluan koloron kaj estas preskaŭ tute verdaj nur kun iom pli flavecaj ventroj kaj vizaĝoj.[3] La okuloj estas malhele brunaj, la beko estas griza kaj haŭto sur la piedoj estas bluece aŭ rozece griza.

Distribuo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Nanaj papagetoj de Sclater troveblas tra nordaj partoj de Novgvineo en arbaroj de altecoj ĝis 800 m super marnivelo kaj ankaŭ en la Bismarkoj. Ilia ekologia niŝo estas la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kie ili formas grupojn po ĝis 6 specianoj. Ili estas tre aktivaj kaj movivaj, rapide grimpante laŭ arbajn trunkojn kaj manĝante fungojn kaj likenojn kiuj kreskas sur ili.

Konserva statuso[redakti | redakti fonton]

Kvankam tuta grandeco de populacio de nanaj papagetoj de Sclater estas nesciata, la specio troveblas en tre granda arealo kaj pro tio IUCN listis ĝin kiel malplej zorgiga.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Liddell, Henry George. (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  2. Simpson DP. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 883. ISBN 0-304-52257-0.
  3. 3,0 3,1 3,2 Forshaw, Joseph M.. (1981) Parrots of the World. David & Charles, Newton Abbot, London. ISBN 0-7153-7698-5.
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses, 2nd Edition by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (2008), (ISBN 978-1-4200-6444-5).
  5. Beehler, B. M., Pratt, T. K., Zimmerman, D. A., Bell, H. L., Finch, B. W., Diamond, J. M., & Coe, J. (1986). Birds of New Guinea (No. 9). Princeton: Princeton University Press.
  6. BirdLife International (2012). “Micropsitta pusio”, IUCN Red List of Threatened Species 2012. Alirita 26 November 2013..