Saltu al enhavo

Nanaj papagetoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana papageto
Micropsitta pusio, desegnaĵo far J. G. Keulemans, ĉ. 1875
Micropsitta pusio, desegnaĵo far J. G. Keulemans, ĉ. 1875
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Psittacoidea
Familio: Psittaculidae
Subfamilio: Psittaculinae
Tribo: Micropsittini
Genro: Micropsitta
Lesson, 1831

Micropsitta pusio
Micropsitta keiensis
Micropsitta geelvinkiana
Micropsitta meeki
Micropsitta finschii
Micropsitta bruijnii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nanaj papagetoj (Micropsitta) estas genro de veraj papagoj el familio Psitakuledoj (Psittaculidae). La genro, enhavanta 6 speciojn, formas sian propran tribon Micropsittini.[1] Ĝi estas grupo de la plej malgrandaj papagoj, kaj la plej malgranda el ĝi estas nana papageto de Sclater, kiu longas ne pli ol 8 cm.

Nanaj papagetoj vivas en arbaroj de Novgvineo kaj apudaj insuloj. Ili estas etaj verdaj birdoj, plej ofte kun makuloj de brilaj koloroj, kiuj rapide grimpas sur arbojn kaj moviĝas tra kanopeo kun helpo de iliaj relative grandaj piedoj, fortaj bekoj kaj rigidaj vostaj plumoj. Ilia dieto ne estas precize sciata, sed verŝajne plejparto de ĝi konsistaj je fungoj kaj likenoj.[2]

Ili estas inter nemultaj papagoj (aliaj ekzemploj estas genroj Pyrilia kaj Nannopsittaca) kiuj neniam reproduktiĝis aŭ eĉ travivis en kapteco. Kaptitaj, tiuj malgrandaj birdoj rapide mortas, probable pro streso kaj nutromankoj.[3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Nanaj papagetoj estas la plej malgrandaj papagoj. Depende de la specio ili longas inter 8 kaj 10 cm. Ili havas relative grandajn piedojn kun longaj fingroj kaj longaj kurvaj ungegoj. Iliaj vostoj havas kelkajn rigidajn plumojn, kiujn ili povas uzi kiel subtenilon dum grimpado. Bekoj de nanaj papagetoj havas rimarkeblajn vaksaĵojn. Ilia plejparta koloro de la plumaro estas verda, plumoj de aliaj koloroj aperas varie en diversaj specioj. Seksa duformismo estas pli aŭ malpli rimarkebla depende de la specio. Junuloj ĝenerale havas malpli brilajn kolorojn ol plenkreskuloj.[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro estis malkovrita far franca naturalisto René-Primevère Lesson en jaro 1831. La nomo Micropsitta devenas de grekaj vortoj mikros (malgranda) kaj psitta (papago).[5]

La genro Micropsitta enhavas 6 speciojn kun kelkaj subspecioj:[6]

Genro: Micropsitta (Lesson 1831), Nanaj papagetoj

  • M. bruijnii (Salvadori 1875), Nana papageto de Bruijn
    • M. b. bruijnii (Salvadori 1875)
    • M. b. buruensis Arndt 1999
    • M. b. necopinata Hartert 1925
    • M. b. pileata Mayr 1940
    • M. b. rosea Mayr 1940
  • M. finschii (Ramsay, EP 1881), Nana papageto de Finsch
    • M. f. aolae (Ogilvie-Grant 1888)
    • M. f. finschii (Ramsay, EP 1881)
    • M. f. nanina (Tristram 1891)
    • M. f. tristrami (Rothschild & Hartert 1902)
    • M. f. viridifrons (Rothschild & Hartert 1899)
  • M. geelvinkiana (Schlegel 1871), Nana papageto de Geelvink
    • M. g. geelvinkiana (Schlegel 1871)
    • M. g. misoriensis (Salvadori 1876)
  • M. keiensis (Salvadori 1876), Nana papageto de Salvadori
    • M. k. chloroxantha Oberholser 1917
    • M. k. keiensis (Salvadori 1876)
    • M. k. viridipectus (Rothschild 1911)
  • M. meeki Rothschild & Hartert 1914, Nana papageto de Meek
    • M. m. meeki Rothschild & Hartert 1914
    • M. m. proxima Rothschild & Hartert 1924
  • M. pusio (Sclater, PL 1866), Nana papageto de Sclater
    • M. p. beccarii (Salvadori 1876)
    • M. p. harterti Mayr 1940
    • M. p. pusio (Sclater, PL 1866)
    • M. p. stresemanni Hartert 1926

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Joseph L., Alicia Toon, Erin E. Schirtzinger, Timothy F. Wright, Richard Schodde, A revised nomenclature and classification for family-group taxa of parrots (Psittaciformes) (PDF) Arkivigite je 2013-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, in Zootaxa, vol. 3205, 2012, pp. 26–40.
  2. Juniper, T., & M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
  3. Arndt, T. (1997). Lexicon of Parrots. Arndt Verlag. (ISBN 3-9805291-1-8)
  4. Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Illustrated by Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
  5. Liddell, Henry George and Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (Abridged Edition). Unuiĝinta Reĝlando: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  6. Zoological Nomenclature Resource: Psittaciformes (Version 9.024). www.zoonomen.net (2009-05-30).