Robert Scott (filologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Robert Scott
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1811 (1811-01-26)
en Sud-okcidenta Anglio
Morto 2-an de decembro 1887 (1887-12-02) (76-jaraĝa)
en Rochester
Religio Anglikanismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Balliol College • St. Bees School vd
Profesio
Okupo vortaristo • lingvisto • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Robert SCOTT (26a de januaro 18112a de decembro 1887) estis angla akademia filologo, pastro, kaj estrarano de la Altlernejo Balliol, Oksfordo. Li postenis kiel Profesoro pri Ekzegezo de Biblio ĉe Oksfordo el 1861 al 1870, kaj kiel dekano deRochester el 1870 ĝis sia morto en 1887.

Li estas plej bone konata kiel kun-eldonisto (kun sia kolego Henry George Liddell) de A Greek-English Lexicon, la standarda vortaro de la klasika greka lingvo. Laŭ la eldono de 1925 de la Lexicon, tiu projekto estis origine proponita al Scott de la londona librovendisto kaj publikigisto David Alphonso Talboys; ĝi estis publikigita de Oxford University Press.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]