Napoleona ŝtono (Utzberg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Napoleona ŝtono (germane: Napoleonstein) de Utzberg, Germanio, memoras la Kongreson erfurtan kun la grava renkontiĝo inter Napoleono kaj caro Aleksandro la 1-a (Rusio).

La monumento en Utzberg

Historio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ veteraĉo en la 11.5.1913, la pentekosta dimanĉo, pompa procesio de pluraj centoj de homoj fariĝis disde Utzendorf supren al la iama ŝtata ŝoseo, por festi la starigon de nova monumento ĉe la okcidenta vilaĝorando. Hodiaŭ, ĉe la Federacia ŝoseo B7, tabuloj informas bone pri la Napoleona ŝtono, kies flegita ĉirkaŭaĵo invitas al ripozumo. Ankaŭ la cikla vojo rekte preterkondukas. Ĝi estas je historiplena loko, kie en 1808 renkontiĝis la imperiestro de la francoj kaj la rusa caro. Celo de la franca tirano estis fari la rusojn aliancanoj. Estus do bone pripensita gesto de la korsikano iri renkonte al la plej grava gasto de la Kongreso de la princoj en Erfurto. La fratino de Aleksandro ja estis edzinigita fare de ano de la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach, do ligoj privataj al Turingio jam ekzistis por al ruso. La renkontiĝo sukcesis, tamen estas ĝis nun neklaraĵoj pri la ekzakta kunvenopunkto geografia.

La vajmara publicisto Carl Bertuch supozis pirarbon ĉevojan, ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe notis la lokon. La du monarkoj, salutinte unu la alian sub pirarbo, prezentis reciproke la akompanantojn, babilis mallonge kaj ekrajdis al Erfurto. Tiutempa bildo prie estis en la popola kalendaro Lahrer Hinkender Bote (Baden-Virtembergo) de 1810. Samloke la du adiaŭis unu la alian en la 14-a de oktobro por ne plu persone kontakti poste.

Johannes Biereye, fama historiisto erfurta, serĉis la ekzaktan lokon helpate fare de la instruisto Oskar Imhof el Niederzimmern (1867-1939), kiu jam antaŭe estis okupiĝinta pri tiu ĉi demando. Ne forgesatu ke tiutempe vivis ankoraŭ okulatestantoj kiuj mem konis la pirarbon antaŭ ties detruo per fulmobato ĉ. la jaro 1857. Tiam naskiĝis la ideo starigi monumenton. Ernst Wagner (1866-1949), instruisto el Kerspleben kaj esto de la Societo pri regionhistorio en la distrikto Vieselbach asistis tre helpeme kaj interesite. Al tiu trio ŝuldiĝas la starigo de la monumento. Ĝi ankaŭ estas implicite atestilo de la fruktudona agado de la menciita societo inter 1908-34, kun ok jarlibroj kaj protokollibro interesega. Kiam en 1913 la datreveno centjara pri la Batalo de Leipzig proksimiĝis, la momento por nova monumentfarado ŝajnis perfekta. Multaj germanoj tiutempe ankaŭ nacieme pensadis - la Unua mondmilito ja ne estis tre for. En februaro la societo decidis akiri taŭgan ŝtonon kaj aranĝi la ĉirkaŭaĵon. Komence plantitis nova pirarbo la 10-an de marto, en la naskiĝitago de la prusia reĝino Luise.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La originala formo en 1913

Ĝustatempe la monumento estis finfarita. Masonista majstro Hüttig el Nohra estis farinta malaltan soklon el grejso sur kiu fiksitis la ŝtonbloko. Bronza tabulo memoris la gloran ribelon de Germanujo kaj la frakason de la mondregadajn planojn de Napoleono, sed ankaŭ la manpremo inter la franca kaj la rusa politikistoj por la hontigo de Germanujo en 1808. La tri instigantoj kaj la pastro Topf parolis kaj transdonis la monumenton al la komunumo de Utzberg, kiu solene promesis flegi ĝin. La festado poststariga, pro la veteraĉo, iĝis ene de la loka gastejo, kie oni ankaŭ vendis 500 speciale por tiu okazo pentritajn bildkartojn. Sed la epoko ne favoris la volon de la engaĝiĝintoj: en tempo de mizero, la 1918-an jaron, forŝtelitis la metala tabulo. La martelado de la ŝtelistoj aŭditis ankoraŭ en la pli malsupra vilaĝo. Nova enskribo estis de 1928; post ŝoseoplanado la monumento tute transmetitis je 5 metroj kaj ricevis komplete novan aspekton pro la laboroj de la loka ŝtonskulptisto Hermann Börner. Nur tiam ĝi preterpasis la altecon de 4 metroj kaj la iam centra migra ŝtonego metitis nun nur apuden, antaŭ la fakte novan monumenton. Danĝero nova venis per la nazioj, pro ke la monumento atestus hontoplenan okazon por la germanoj kaj estus sekve iel superflua. Finfine ĝi restis. Dum la GDR-tempo la datreveno batala en 1963 tre festitis, kio bonis ankaŭ por la monumento en Utzberg.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Steffen Raßloff pri la historio de la monumento