Naranjo (Gvatemalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Steleo 8, montranta K'ak' Ukalaw Chan Chaak en 755. Museo Nacional de Arqueología y Etnología nome MUNAE, Gvatemalurbo.

Naranjo (konata ankaŭ kiel Sa'alNaranjo-Sa'al) estas arkeologia kuŝejo de la majaa kulturo en Gvatemalo en la Departemento Peten, ene de la Nacia Parko Yaxhá-Nakum-Naranjo. Ĝi estis la ĉefurbo de unu de la majaaj regnoj plej gravaj de la Klasika Periodo (250-900) kaj ludis gravan politikan rolon ĉe aliaj majaaj urboj kiel Calakmul, Tikal kaj Caracol, ĝis ĝi estis abandonita dum la falo de la majaa klasika periodo. Dum la dua duono de la 20-a jarcento ĝi suferis intensivan rabadon, ĝis la rekuperado de la kontrolo de la loko en 2002.

Tiu loko devas esti distingenda el aliaj arkeologia kuŝejo de Gvatemalo konata per la sama nomon El Naranjo aŭ Naranjo, en la Centra Valo de Gvatemalo, en la ĉirkaŭaĵoj de Mixco kaj Kaminaljuyu, de la Meza Antaŭklasika kaj la Malfrua Klasika Periodoj.

Teobert Maler kaj Thomas Gann estis en Naranjo, kaj tiu lasta elprenis la hieroglifajn ŝtuparojn de la Templo B-18 por vendi ilin al la Brita Muzeo en 1924 kontraŭ apenaŭ 20 punfoj. Poste, Naranjo-Sa’al estis invadita de ekspluatantoj de ligno kaj de arkeologiaj artefaktoj, same kiel agrikulturistoj kaj bestobredistoj kiuj obstaklis la realigon de esplorado en la loko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]