Naraoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La naraoj estas minoritata etno, kiu vivas en norda Eritreo. Ili estas 26.000 homoj kaj konsistigas malpli ol 1% de la tuta loĝantaro de Eritreo. La naraoj plejparte estas muslimoj. Ili disdividiĝas je kvar subtriboj: la higiroj (Higir), la mogareboj (Mogareb), la kojtaoj (Koita) kaj la santoraoj (Santora). La naraoj estas tipe loksida agrokultura etno, kiu hodiaŭ loĝas laŭlonge de la limo al Sudano.