Narevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Narevo
rigardo al la rivero ĉe Strękowa Góra
rigardo al la rivero ĉe Strękowa Góra
rigardo al la rivero ĉe Strękowa Góra
rivero
Bazaj informoj
Situo  Belorusio kaj  Pollando
Longeco 484 km km
Fluo
Fonto Bjaloveŝa erikejo (Belarusio)
Enfluejo apud Nowy Dwór Mazowiecki (iom norde de Varsovio) en la riveron Vistulo
Geografio
Trairataj urboj Bresto
Map
vdr

La Narevo - belaruse Нараў, "Naraŭ" - estas rivero en Belarusio kaj Pollando. Ĝi entute longas 484 kilometrojn, el kiuj 448 kilometroj situas en Pollando. 312 kilometroj de la rivero estas ŝipe paseblaj.

La rivera fonto troviĝas en la Bjaloveŝa erikejo en Belarusio, norde de la urbo Bresto. Apud Nowy Dwór Mazowiecki iom norde de Varsovio la Narevo enfluas la riveron Vistulo, post kiam ĝi mallonge antaŭe enprenis la akvon de la rivero Okcidenta Bugo.

La rivero havas grandan reton de riveraj branĉoj, kiu krom la riverdelto de Danubo estas ekologie unika en Eŭropo. Multaj specioj de birdoj ĉi-tie elkovas siajn idojn.

la rivero apud Nowogród


Pliaj bildoj