Natsume Sōseki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NATSUME Soseki (naskita la 9-an de februaro 1867 en Edo; mortinta la 9-an de decembro 1916) estis unu el plej eminentaj japanaj verkistoj de la epoko de la Meiji-restarigado, dum kiu okazis malfermado al la okcidenta kulturo. Fakte, en la japana literatura, Soseki plej bona reprezentas tiun novan Japanion.

Li lernis la klasikan ĉinan lingvon kaj la anglan, kaj iĝis licea instruisto por angla lingvo. De 1900 ĝis 1903 li vivis en Anglujo. Reveninte al Japanio, li instruis anglan literaturon en la universitato de Tokio kiel posteulo de Lafcadio Hearn en lia funkcio. Sed li havis malfacilaĵon kun la studentoj kaj ne ŝatis tiun funkcion.

Post la sukceso de "Mi estas Kato" li eksiĝis kaj eniris la ĵurnalon Asahi kiel literatura kritikisto. Tiu ĵurnalo eldonis plejparte el liaj romanoj.

Ĉefaj romanoj:

  • Wagahai wa neko de aru "Mi estas kato" (1905-1906)
  • Botchan "Monaĥeto" (1906)
  • Kusamakura "Herbkuseno" (1906)
  • Sanshirô "Sanŝiro" (1908)
  • Sorekara "Kaj poste" (1909)
  • Higan sugi made "Preterpasi la ekvinokso" (1912)
  • Kokoro "Koro" (1914)
  • Meian "Lumo kaj obskuro" (1916)