NaturZoo Rheine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
NaturZoo Rheine
La enirejo
La enirejo
bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 1937
Akreditiĝoj/
Membrecoj
WAZA, EAZA, VdZ
Geografio
Ŝtato Germanujo
Situo Rheine
(Nordrejn-Vestfalio)
Areo 13ha
Geografia situo 52° 17′ 49″ N, 7° 25′ 20″ O (mapo)52.2969444444447.4222222222222Koordinatoj: 52° 17′ 49″ N, 7° 25′ 20″ O (mapo)
NaturZoo Rheine (Nordrejn-Vestfalio)
NaturZoo Rheine (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
NaturZoo Rheine
NaturZoo Rheine
Situo de NaturZoo Rheine

Map

Statistiko
Nombro de bestoj ĉirkaŭ 1000
Nombro de specioj ĉirkaŭ 100
Ceteraj informoj
Retpaĝo http://www.naturzoo.de
vdr

La NaturZoo Rheine estas bestoĝardeno en la urbo Rheine en Nordrejn-Vestfalio, Germanujo. Ĝi apartenas al apudurba ripozumejo kune kun la salkolekta muro Gottesgabe, la Monaĥejo Bentlage kaj la Arbaro Bentlage.

Historio[redakti | redakti fonton]

La NaturZoo malfermiĝis en 1937. Tiam ĉefe mezeŭropaj specioj kiel damaoapro vivis en la bestoĝardeno. Tamen ankaŭ rezusoj kaj longvostaj makakoj tiutempe vivis en la bestoĝardeno. En 1965 ĝi ŝanĝis tion kaj komencis teni ekstereŭropajn speciojn. Ekde 1973 ĝi akiris bonan reputacion pro la nova scienca estro Wolfgang Salzert. Li estas respondeca por multaj novaj bestujoj kaj la klopodo en natur-konservado kaj -protektado. En 1974 malfermiĝis la unua simioarbaro de Germanujo. En 2004 donacoj kaj subteno de la urbo Rheine kaj de la lando Nordrejn-Vestfalio ebligis novan fokejon kaj pingvenejon.

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

En la bestoĝardeno vivas ĉirkaŭ 1000 bestoj de ĉirkaŭ 100 specioj; precipe simioj kaj birdoj. La NaturZoo estas konata pro sia simioarbaro. Tiu estas ĉirkaŭbarita arbareto por magotoj. Vizitantoj povas eniri ĝin per kluzo. Tiu ebligas senperan renkontiĝon. Sed oni ne rajtas tuŝi aŭ manĝigi ilin. Ankaŭ vivas 50 geladoj en la bestoĝardeno. Tiu estas la plej granda grupo da geladoj en bestoĝardeno en la mondo. La grandeco bonegas por studi la konduton de la minacata specio. Ĝi plie tenas grandan grupon de blankaj cikonioj kaj ploceedoj. Ankaŭ kelkaj sovaĝaj cikonioj vivas samtempe en la bestoĝardeno. Aliaj bestoj estas ekzemple stepaj zebroj, longlipaj ursoj aŭ sumatraj tigroj.

La NaturZoo oferas interalie kondukadojn por grupoj kaj bestoĝardenolernejon por lernejanoj. En la bestoĝardeno troviĝas multaj lernludoj. Ĝi havas 35 laborantojn kaj ĉiujare proksimume 250.000 vizitantoj.

Fotoj de la NaturZoo
Ora ŝakalo
Eksa lupejo
Norda senharibiso
Magotoj en la simioarbaro
Blankaj cikonioj
Geladoj