Naturrezervejo Monto Gibson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturrezervejo Monto Gibson
protektata areo [+]
Koordinatoj29° 43′ 26″ S, 117° 10′ 16″ O (mapo)-29.724117.171Koordinatoj: 29° 43′ 26″ S, 117° 10′ 16″ O (mapo)

Areo1 305 km² (130 500 ha)

Estiĝo2001

Naturrezervejo Monto Gibson (Okcidenta Aŭstralio)
Naturrezervejo Monto Gibson (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Naturrezervejo Monto Gibson
Naturrezervejo Monto Gibson
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Naturrezervejo Monto Gibson
vdr

La Naturrezervejo Monto Gibson (angle Mount Gibson Sanctuary) estas 1 305 km² naturrezervejo ĉe la norda bordo de Wheatbelt kaj ĉe la suda bordo de neklarigita malferma kamparo, je 350 km nordoriente de Perto en mezokcidenta Okcidenta Aŭstralio. La plej proksima granda urbo estas Dalwallinu. Ĝi estas en la bioregiono Avon-Wheatbelt kaj apartenas kaj estas administrata de Australian Wildlife Conservancy (AWC).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Kaj la Ruĝa kaj la Griza kanguruoj troviĝas en la rezervejo, markante la transiran naturon de ties loko. Aliaj mamuloj estas la Miĉela saltomuso kaj la Malgranda longvosta marsupimuso. Gravaj birdaj specioj estas la Ocela nestamasulo, la Miĉela kakatuo kaj la Regenta papago. Indikilo de flora riĉo estas kolekto de ĉirkaŭ 100 specioj de indiĝenaj abeloj en la bieno.[1]

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

Tiu naturrezervejo, kun la najbara Naturrezervejo Charles Darwin, formas parton de la Grava Birda Areo (GBA) Monto Gibson kaj Charles Darwin de 2335 km², tiele identigita de BirdLife International ĉefe ĉar ĝi eltenas populaciojn de Ocela nestamasulo kaj de Fosada kakatuo, same kiel aliaj specioj limigitaj al ĉu aridajmaliaj biomoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AWC: Mount Gibson: Wildlife
  2. IBA: Mount Gibson and Charles Darwin. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-08-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-12-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]