Navacarros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navacarros
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37716
Demografio
Loĝantaro 132  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 24′ N, 5° 43′ U (mapo)40.396944444444-5.7144444444444Koordinatoj: 40° 24′ N, 5° 43′ U (mapo) [+]
Alto 1 109 m [+]
Areo 8,55 km² ( 855 ha) [+]
Navacarros (Provinco Salamanko)
Navacarros (Provinco Salamanko)
DEC
Navacarros
Navacarros
Situo de Navacarros
Navacarros (Hispanio)
Navacarros (Hispanio)
DEC
Navacarros
Navacarros
Situo de Navacarros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navacarros [+]
vdr

Navacarros estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Ruta de la Plata.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Navacarros kaj Vistahermosa, okupas totalan areon de 8,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 104 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la 1970-aj ĝis la 1980-aj jaroj.

La municipa teritorio de Navacarros estas trapasejo survoje Nord-Suden de la Sierra de Béjar. Pro sia etendo, estas nombraj la vojoj kaj padoj kiuj trapasas ĝin, tre uzataj (piede, bicikle kaj ĉevale) fare de la naturamantoj. Unu de la vojoj kiuj trapasas la vilaĝon estas la longitinera pado GR-10, kiu komunikas la valencian urbon Puçol kun Lisbono, unuigante la Mediteraneon kaj la Atlantikon.

Tradicie agrikulturo kaj brutobredado estis ĉefa enspezofonto, ekde mezo de la 20-a jarcento ankaŭ tekstila industrio, poste, el la 1970-aj jaroj, koincide kun la komenco de la tekstila krizo, multaj familioj elmigris al urboj: Avilés, Barcelono, Madrido, Valadolido, ktp., kaj startis la senloĝigo de Navacarros, dum fekundaj teroj estis abandonitaj.